El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Paca Arkeo" partoprenos en komuna milit-manovro

| 2013-06-17
Bookmark and Share


La "Paca Arkeo" atingas la havenon Muara. 

 

    La 16-an de junio la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la Ĉina Mararmeo atingis la havenon Muara en Brunejo kaj komencis sian 6-tagan amikan viziton. Ĝi ĉeestos la unuafojan humanisman medicinan servon kaj la militan medicinan ekzercadon de pli vasta kunveno de la nacidefendaj ministroj el "10+8" landoj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA).

 

    Laŭ Shen Hao, vicestro de la ŝiparo Donghai kaj direktoro de la ekzercado, en tiu ĉi fojo la ŝiparo devas veturi tra 8 landoj dum 118 tagoj por liveri medicinajn kaj kuracajn servojn, fari ekzercadon, interŝanĝi spertojn kaj fari militan revuon. Estos ne nur medicina servo sur maro, sed ankaŭ tiu sur la tero.

 

    Dum la vizito, la "Paca Arkeo" unuafoje partoprenos en la komuna milit-manovro sur la maro, en la komunaj medicinaj kaj kuracaj servoj kaj faros ekzamenon al alilandaj ŝipoj en la Adena Golfo.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments