El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina homporta batiskafo Jiaolong faris eksperimenton subakve

| 2013-06-18
Bookmark and Share


La homporta batiskafo Jiaolong 

 

    La 17-an de junio je la 54-a minutoj de la 9-a horo, la ĉina homporta batiskafo Jiaolong estis sukcese lanĉita subakven de la Suda Maro por la unua eksperimento.

 

    Antaŭ enakviĝo, laborantoj instalis balastferon en la batiskafo kaj faris la finan ekzamenon al la surakva subtena sistemo kaj lumoj, manipulatoroj de la batiskafo. Post preparado, ĝi ekveturis submaren por plenumi sian laboron.

 

    La tiufoja tasko daŭris 7 horojn, kiu konsistis el 1-hora subakviĝo, 1-hora surakviĝo, 4-hora subakva laboro kaj 1-hora enmeto kaj repreno de la batiskafo. Ĝi finis la taskon en maro je la profundeco de pli ol 1 000 metroj.

 

    Estis la 53-foja subakviĝo de la batiskafo Jiaolong kun 3 celoj: la unua -- testi staton de la batiskafo; la dua -- fari eksperimenton pri longa bazlinia poziciiga sistemo; kaj la tria -- por ke laborantoj bone konu la enmaran monton kaj sin ekzercu per stirado de la batiskafo.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments