Ĉefpaĝo

Malfermiĝis la Internacia Nanyin-a Konferenco

| 2013-06-18
Nombro de mesaĝoj(0)


Ludas Nanyin-aj muzikistoj. 

 

    La 16an de junio kiel unu el la plej gravaj enhavoj de la Monda Minnan-a Kultura Festivalo, la deka Internacia Nanyin-a Konferenco inaŭguriĝis en Quanzhou, urbo de la provinco Fujian en sudorienta Ĉinio. Preskaŭ 400 melomanoj de Nanyin el pli ol 40 Nanyin-aj komunumoj de Malajzio, Indonezio, Singapuro, Vjetnamio, Filipinoj, Hongkongo, Makao, Taiwan kaj aliaj lokoj kolektiĝis en la antikva urbo Quanzhou kaj kantas dialektajn kantojn.

 

    "Nanyin en Quanzhou", konata ankaŭ kiel "suda muziko", estas unu el la plej malnovaj muzikaj specoj en Ĉinio. Ĝi ekstraktis la esencon de la muziko en centra Ĉinio, kaj kunfandiĝis kun la popola muziko de la provinco Fujian. Ĝi prezentas vivecajn esprimojn, profundan melodion en unika popol-muzika stilo kun la forta loka gusto. Nanyin en Quanzhou jam fariĝis la spirita ligilo kaj kultura ponto inter enlandaj kaj transmaraj ĉinoj.

 

    Yang Xueke, kiu unuafoje ĉeestis en la konferenco, diris, ke la vizito al la hejmloko tre emociis lin; Nanyin estas hejmloka akĉento; la nombro de muzik-amantoj de Nanyin en Indonezio senĉese kreskas; pro la entuziasmo pri Nanyin, multaj junaj ĉindevenuloj en Indonezio povas zumi kelkajn liniojn, kvankam ili ne scipovas paroli la fujian-an dialekton.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments