Ĉefpaĝo

La Tutgloba Forumo pri Riĉeco en Ĉinio

| 2013-06-18
Nombro de mesaĝoj(0)

de DONG YAN, WANG FENGJUAN kaj HE JING

 

    La Tutgloba Forumo pri Riĉeco estis lanĉita de la usona gazeto Riĉeco en la jaro 1995. Ĝi kvarfoje okazis en Ĉinio: la 5-a forumo kun la temo "Ĉinio: la estontaj 50 jaroj" okazis en Ŝanhajo en la jaro 1999; la 7-a forumo kun la temo "Nova aspekto de Azio" okazis en Hongkongo en 2001; la 9-a forumo kun la temo "Ĉinio kaj la nova azia jarcento" en Pekino en 2005; la 12-a forumo kun la temo "Nova estonteco de Ĉinio" en Chengdu en 2013. La kvar forumoj atestis kaj kundividis la oran periodon de la rapida kreskado de la ĉina ekonomio.

 

    La 5-a forumo en Ŝanhajo en la jaro 1999

 

    Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio, estis tiama direktoro de la Oficejo pri Eksteraj Aferoj de Ŝanhajo kaj funkciis kiel "ĉefkomandanto" por la loka organizado de la 5-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco. Li per la vorto "malfacilaĵoj" priskribis al ni la internajn kaj eksterajn ĉirkaŭaĵojn vizaĝitajn de Ĉinio en ĝia disvolviĝo en la fino de la 20-a jarcento. Li diris: "Jiang Zemin, tiama ĉina prezidanto, tre akre atentis la tendencon, li atentis ankaŭ la kunrilatecon inter la forumo pri riĉeco kaj la disvolviĝo de la monda ekonomio, kaj la apartan influon de la forumo al la transnaciaj kompanioj de la mondo. Komence de 1998, kiam Gerald Levin, ĝenerala direktoro de la korporacio Time Warner, vizitis Ĉinion, Jiang Zeming parolis pri la disvolva perspektivo de Ĉinio en la venontaj 50 jaroj dum sia interparolo kun li."

 

    La korporacio Time Warner ĉiam tre atentas la grandan latentan kapablon de Ĉinio en la ekonomia disvolviĝo. Tiam Gerald Levin konsciis la gravecon kaj signifon de la temo "Ĉinio: la estontaj 50 jaroj " kaj proponis okazigi en Ĉinio la Tutgloban Forumon pri Riĉeco.

 

    Post unu jaro kaj duono da esploroj la rilataj departementoj de Ĉinio kaj Usono elektis Ŝanhajon kiel la lokon por gastigi la 5-an forumon kaj difinis, ke la temo de la forumo estu "Ĉinio: la estontaj 50 jaroj". Zhou rememoris: "Oni difinis la temon por plue deklari al la mondo, ke Ĉinio firme persistos en reformado kaj pordomalfermo, montri la deziron de Ĉinio pri la profundigo de la ekonomia kunlaboro kun la mondo, prezenti la belan perspektivon de la disvolviĝo de la ĉina merkato, firmigi la fidon de transnaciaj kompanioj pri la investado en Ĉinio kaj kunlaboro kun Ĉinio por komuna gajno."

 


Doktoro Henry Alfred Kissinger prelegas en la 5-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco en Ŝanhajo. 
 

Zhou Mingwei intervjuata 

 

    Vespere de la 27-a de septembro 1999, la Aŭtunmeza Festo de Ĉinio (la 15-a de la 5-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro), okazis en la Internacia Konferenca Centro de Ŝanhajo la bankedo de la 5-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco, en kiu Jiang Zemin faris paroladon. Li eksplikis sian komprenon pri la temo "Ĉinio: la venontaj 50 jaroj". Li diris: "Ĉinio estas granda disvolviĝanta lando kun la socialisma sistemo. Ĝia disvolviĝo en la estonteco ne nur rekte rilatos al la estonteco de la ĉina popolo, sed ankaŭ havos gravan influon al la disvolviĝo kaj progreso de Azio kaj al tiuj de la mondo..." Nur 15 jarojn post tio, la perspektivo priskribita de Jiang Zemin en lia parolado jam fariĝis realo.

 

    En la jaro 1999, 80 procentoj el la pli ol 800 komercaj elitoj, kiuj ĉeestis la forumon en Ŝanhajo, antaŭe neniam vizitis Ĉinion. En la lastaj jaroj multaj el ili ĉiu-jare multfoje vizitas Ĉinion.

 

    La 7-a forumo en Hongkongo en la jaro 2001

 


Jiang Zemin parolas en la vespera bankedo de la 7-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco en Hongkongo.
 

 

    La 7-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco kun la temo "Nova aspekto de Azio" okazis en Hongkongo en la jaro 2001. Dum la forumo oni diskutis ĉefe pri la nova komerca dispozicio iom post iom formiĝanta en Azio.

 

    Tung Chee-hwa, tiama ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio, diris en sia parolo en la ferma ceremonio de la forumo, ke li esperas daŭrigi la kunlaboron kun la usona korporacio Time Warner kaj okazigi kune kun ĝi pli multajn aktivadojn. Tung Chee-hwa opiniis, ke la ŝancoj alportitaj post la aliĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo plue firmigos la pozicion de Hongkongo kiel internacia metropolo en Azio.

 

    Tung Chee-hwa klare esprimis, ke Hongkongo respektas liberecon kaj observas leĝan sistemon. Tio dependas de la sukcesa praktikado de la aparta koncepto pri "unu lando, du sistemoj". Li emfazis, ke dum la procezo por realigi sian disvolvan celon Hongkongo firme sekvos la principon pri libera merkato.

 

    La 9-a forumo en Pekino en la jaro 2005

 


La ruĝa emblemo de la 9-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco
 

 

    La 9-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco okazis en Pekino en la jaro 2005. La ĉi-foja forumo havis ruĝan emblemon anstataŭ la bluan, kiun oni uzis en la antaŭaj 8 forumoj. Tio montris la atenton de la organizanto al la forumo en Pekino.

 

    Hu Jintao, tiama ĉina prezidanto, ĉeestis la inaŭguron de la forumo okazintan en la Popola Halo de Pekino kaj faris prelegon. Kiam la forumo finiĝis, 50 procentoj de la 77 entreprenoj el la 500 potencaj entreprenoj en la mondo, kiuj ĉeestis la forumon, decidis sian planon pri investo en la internaj partoj de Ĉinio.

 

    Parolante pri la ĉi-foja forumo Peter Wolf, vicprezidanto de la korporacio Time Warner pri internaciaj aferoj, diris: "Por sukcesigi la forumon oni bezonas elstaran enhavon kaj eminentajn partoprenantojn, kaj ankaŭ bonan partneron por kunlabore okazigi la aranĝon. Evidente ni trovis idealan kunlaboran partneron."

 


Hu Jintao prelegas en la 9-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco en Pekino
 

 

    Tiam s-ino Wang Hui estis direktoro de la Informa Oficejo de la Pekina Registaro. Ŝi diris: "La 9-a forumo postlasis al ni multajn valorajn rezultojn. Unu el ili estis sperto pri komunikado kun la internacia socio. Nun ĉiujare okazas en Pekino pli ol 300 internaciaj aranĝoj. Pekino estas pli kaj pli lerta por altigi sian nivelon por internacia komunikado kaj por elmontri la ĉarmon de la urbo per la platformo de internaciaj aranĝoj.”

 

    La 12-a forumo en Chengdu en la jaro 2013

 


En la vespera bankedo de la 12-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco en Chengdu
 

 

    Junie de 2013 Chengdu fariĝis la 12-a loko, kiu gastigis la Tutgloban Forumon pri Riĉeco post ĝia naskiĝo en la jaro 1995.

 

    Andy Serwer, ĉefredaktoro de la gazeto Riĉeco, diris, ke Chengdu troviĝas en la centro de la rapide disvolviĝanta okcidenta parto de Ĉinio. Por la transnaciaj kompanioj ĝi estas magneto plena je vivforto. Kiel motora urbo de la ekspluatado de okcidenta Ĉinio Chengdu havas grandan potencialan forton por ekonomia kreskado kaj spacon por disvolviĝo, fortan kreivan kapablon, apartan kulturan temperamenton, riĉajn spertojn por gastigi internaciajn konferencojn kaj bonan servadon por registaraj aferoj. En Chengdu viglas 212 entreprenoj el la 500 potencaj entreprenoj en la mondo.

 

    Laŭ antaŭvido de Zhou Mingwei, post la forumo en Chengdu Ĉinio denove fariĝos loko por gastigi la Tutgloban Forumon pri Riĉeco. Ĉar Ĉinio daŭre estos la plej vigla ekonomia ento en la mondo kaj ĝi daŭre estos multe atentata de grandaj internaciaj transnaciaj kompanioj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments