Ĉefpaĝo

La dua Tutmonda KER-ekzameno

| 2013-06-19
Nombro de mesaĝoj(0)


Katalin Kováts, la iniciatinto, organizanto kaj administranto de la mondekzameno, ĉi-jare akceptis ankaŭ per skajpo la parolan parton de la ekzameno. 

 

    Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net– simile al la pasinta jaro– denove sukcesis kunlaborigi ĉ. 70 personojn el 16 landoj por okazigi samtempan ekzamensesion tra la tuta mondo. Al la ekzameno, okazinta la 8an de junio, aliĝis 250 kandidatoj, el kiuj fine ekzameniĝis 243. Unu kandidato en Pollando kaj 6 en Ruslando ne aperis en la indikita tempo.

 

    La plej multe da kandidatoj varbiĝis denove en la meksika urbo Tecamac. Ni nur kun admiro sekvas la fruktodonan laboron de la loka esperantista teamo. Inter la lando, same kiel antaŭ unu jaro, elstaras Francio kun entute 76 kandidatoj.

 

    La kampanjon partoprenis 24 urboj en 16 landoj de Eŭropo (145 personoj), Ameriko (83) kaj Azio (5), laŭalfabete:

 

    Argentino (Bonaero) 7

 

    Belgio (Gento) 12

 

    Brazilo (Kuritibo 13, Maceio 11) 24

 

    Finnlando (Helsinko) 8

 

    Francio (Arras 17, Avinjono 8, La Roshe-sur-Yon 13, Limoĝo 12, Liono 9, Tuluzo 8, Parizo 9,) 76

 

    Germanio (Berlino) 7

 

    Japanio (Tokio) 5

 

    Kolombio (Kalio) 8

 

    Meksiko (Tecámac 36, Tijuana 4) 40

 

    Nikaragvo (Managvo) 7

 

    Pollando (Varsovio) 5

 

    Ruslando (Moskvo) 14

 

    Serbio (Senta) 9

 

    Svedio (Malmo) 5

 

    Svislando (La Chaux-de-Fonds) 9

 

    Usono (San Francisko) 7

 


Ekzameno en Moskvo (Foto el la grupo «Moskva Esperanto-Asocio "MASI"» en la socia reto «В контакте» http://vk.com/ek_masi?z=photo-41656827_305457184%2Falbum-41656827_175407367)
 

 

    En ses lokoj okazis ne nur skriba parto, sed helpe de skajpo, eblis ankaŭ trapasigi la parolan parton de la ekzameno. Por tio ĉiuurbe kunligiĝis la ekzamenloko kaj du ekzamenantoj el diversaj landoj. La lokajn teknikaĵojn kaj sekurecon prizorgis la organizantoj, dum la ekzamenantoj laboris el sia hejmo. Tiel eblis ekzemple ekzameni 15 meksikanojn, kun kiuj Katalin el Hago, Márta Kovács el Budapeŝto, alifoje Petra Smidéliusz el Bonaero sidis ĉe la komputilo. Skajpekzamenis ankoraŭ aliloke Renato Corsetti, Zsofia Kóródy kaj el Liono surloke ankaŭ Mirejo Grosjean. En La Chaux-de-Fonds kaj Tuluzo tiaj sesioj okazos post 1-2 semajnoj.

 

    Krom kelkaj etaj teknikaj defioj kaj malkonektiĝoj la skajpa ekzameno mem teknike tute bone "ekzameniĝis", kaj tio malfermos novajn eblojn por la okazigo de kompleksaj ekzamenoj tra la mondo sen vojaĝigo de la ekzamenantoj.

 

    La testojn oni skribis en du geografiaj blokoj, eŭropanoj kune kun japanoj, kaj usonanoj kune kun latinamerikanoj. Ni uzis du seriojn el ĉiuj tipoj kaj niveloj, entute 12 testojn. Aldone je ĉiu nivelo ni devis pretigi grandliterajn versiojn por la anoncitaj vidhandikapaj kandidatoj.

 

    Ĉi-jare ankaŭ en la sendado de la dokumentoj estis novaĵoj. En Usono kaj Latin-Ameriko en tri diversaj lokoj oni produktis la materialon surloke kaj tiel ĉefe enlande sendis la kovertojn al la adresatoj. Ĉiuj aliaj testkovertoj kaj pakaĵoj estis pretigitaj en Hago kaj senditaj el Nederlando. La materialoj – krom tiu de Ruslando – atingis siajn celojn ĝustatempe. Por Moskvo necesis apliki B-planon, lastmomentan elektronikan sendadon.

 

    Por tiu ĉi sesio estis kompilitaj proksimume 200 paĝoj da testoj. Bedaŭrinde – pro aliĝo de kandidato, kies artikolo origine enestis en iu testo – necesis lastmomente ŝanĝi la materialojn. Tial ĉe la enpaĝigo enŝteliĝis 3 eraroj en la koncernan dokumenton. La misnumerigadon de du taskoj, helpe de la surlokaj gvidantoj, en ĉiu loko oni flekse kaj rapide solvis, ĝi kaŭzis problemojn – aŭ pli precize vekis akrajn kritikojn – nur inter kelkaj junaj kandidatoj de Varsovio kaj Berlino. Bedaŭrinde iliaj mokaj komentoj en Facebook celis ne la perfektigon de la sistemo, sed demoraligon de la ekzameno. La problemo estos raportita al ITK.

 

    La tutmonda kunagado ankaŭ ĉi-jare altiris la atenton de la ekstermovadaj novaĵservoj, en pluraj lokoj ĵurnalisto vizitis la ekzameniĝantojn, kaj sekve de tio unu post la aliaj aperadas pozitivaj artikoloj pri Esperanto post la evento.

 

    En kelkaj urboj ni sukcesis atingi, ke altrangaj lokaj honoraj gastoj estis enplektitaj en la proceduron, ekzemple, en Liono la vicurbestro ricevis kaj mem portis la testojn al la ekzamenloko kaj poste eĉ ĉeestis la festan restoracian manĝon, kiun la trapasintoj okazigis. En aliaj urboj universitataj profesoroj, lernejaj direktoroj, bibliotekestro kaj direktoro de socia organizaĵo subtenis la aranĝon per sia ĉeesto kaj kunlaboro.

 

    La pretiĝo al la ekzameno por la partoprenintoj signifis sisteman kaj seriozan lernadon de la lingvo. La komuna sperto de la ekzameno fortigas la komunumojn kaj donas okazon je fiero.

 

    Katalin Kováts, la organizianto nun administras la sesion, kolektas per enketilo la surlokajn spertojn kaj pretigos detalan analizon kun notoj pri la plibonigendaj eroj de la aranĝo. La testpakaĵoj jam survojas al Budapeŝto, kie okazos la korektado kaj taksado. La unuaj rezultoj kaj atestiloj atendeblas dum la 98a UK en Rejkjaviko, kie, verŝajne, la du direktoroj de la Budapeŝta Lingvocentro mem enmanigos la dokumentojn al la ĉeestaj kandidatoj aŭ iliaj reprezentantoj.

 

    Mi kore dankas miajn kolegojn de la prepar- kaj ekzamenanta teamo kaj ĉiujn lokajn kontribuantojn, sen kiuj ne eblintus tiu granda, tutmonda aranĝo. Same korajn dankojn mi sendas al ĉiuj, kiuj esprimis siajn gratulojn kaj aprecis la faritan laboron.

 

    Legu ankaŭ:

 

    La Dua Tutmonda Ekzameno-- http://sezonoj.ru/2013/05/224ker/ (Antaŭekzamena artikolo de Katalin Kováts)

 

    KER: Eksterordinara ekzamentago por 356 kandidatoj-- http://sezonoj.ru/2012/07/213ker/ (intervjuo kun Katalin Kováts post la unua Tutmonda KER-ekzameno en 2012)

 

    http://sezonoj.ru/2012/07/213ker/

 

Katalin Kováts

(El La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/06/ker-2/ )

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments