El Popola Ĉinio>头条新闻>

Snowden ne estas "spiono de Ĉinio"

| 2013-06-19
Bookmark and Share


Hua Chunying respondas en la gazetara konferenco. 

 

    Lastatempe iuj usonanoj asertis, ke Edward Joseph Snowden eble kunlaboras kun Ĉinio, kaj li estas "spiono de Ĉinio". La 17-an de junio, Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke, tiuj paroloj estas senfundamentaj diraĵoj, kaj Ĉinio postulas, ke Usono faru klarigon al la internacia komunumo rilate al la plano de monitorado.

 

    Laŭ raporto de britia kaj usona amaskomunikiloj en la 6-a de junio, la Nacia Sekureca Agentejo de Usono kaj ĝia Federacia Buroo de Enketo havas la sekretan projekton "prismo" por invadi la centran servilon de grandaj interretaj kompanioj en Usono, ekzemple Microsoft, Yahoo, Google kaj Apple, por akiri konfidencan informon. Edward Joseph Snowden en la 9-a de junio publikigis sian identecon de spiono. Li diris, ke la projekto "prismo" inkluzivas internaciajn kompaniojn en Eŭropo kaj Azio.

 

    Laŭ Hua Chunying, Usono devas alte atenti pri la postulo de la internacia komunumo kaj la popoloj de la mondo kaj fari klarigon al la internacia komunumo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments