El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lakta Vojo la Dua -- la plej rapida superkomputilo

| 2013-06-19
Bookmark and Share


La Lakta Vojo la Dua 

 

    La 17an de junio la internacia organizo TOP500 publikigis la liston de la plej rapidaj 500 superkomputiloj en la mondo. La Lakta Vojo la Dua, elfarita de la Nacia Universitato de Defenda Tekniko de Ĉinio, fariĝis en la mondo la plej rapida superkomputilo per 33.86 duiliardo da kalkuloj sekunde.

 

    En la jaro 2010 la Lakta Vojo la Unua unuafoje okupis la unuan lokon en la listo de TOP500, kaj ĉifoje la Lakta Vojo la Dua elstariĝis per duobla rapideco ol tiu de la komputilo je la dua loko. Jack Dongarra, ĉefa kompilinto de TOP500 kaj profesoro de komputiko el la Universitato Tennessee de Usono, provis la kalkuladon de la komputilo Lakta Vojo la Dua surloke. Li diris al raportisto el la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la Lakta Vojo la Dua donis al li profundan impreson, ĉar ĝi posedas tri milionojn da kernoj, kaj ĝiaj interreto, mastruma sistemo, komenca procesoro kaj programaro estis sendepende kreitaj de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments