Ĉefpaĝo

La tibeta delegacio de la Ĉina Popola Kongreso intervidiĝis kun elmigrintaj ĉinoj en Kanado

| 2013-06-19
Nombro de mesaĝoj(0)


En la kunsido 

 

    La 16-an de junio en la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en Toronto, la tibeta delegacio de la Ĉina Popola Kongreso intervidiĝis kun elmigrintaj ĉinoj en Kanado. La tibeta delegacio kunsidis kun pli ol 20 reprezentantoj de la lokaj ĉindevenuloj kaj ĉinaj studentoj pri la evoluo kaj sukceso de Tibeto, kaj respondis iliajn demandojn. Krom la vizito en Kanado, la delegacio ankoraŭ veturos al Usono. Toronto estas la unua halto por la delegacio en ĝia tuta vojaĝo en la Norda Ameriko.

 

    Baima Chilin, estro de la delegacio, simple resumis la grandajn akirojn en evoluado de la komerco kaj la socio, la kuracado kaj la higieno, la edukado, la kulturo, kaj aliaj kampoj de Tibeto post ĝia paca liberiĝo. Kaj en la kunsido oni konigis ankaŭ la nunajn tibetajn projektojn de infrastruktura konstruado, medioprotektado kaj tiel plu dum la periodo de la realiĝo de la 12-a Kvinjara Plano de Ĉinio.

 

    La membroj de la delegacio respondis ankaŭ la demandojn, kiuj koncernas al Tibeto kaj estas zorgataj de la reprezentantoj, inkluzive de la demandoj pri la aferoj rilataj al nacioj kaj religioj. La ĉeestantaj reprezentantoj diris, ke ili daŭre subtenos la komercan kaj la socian disvolviĝojn de Tibeto.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments