El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis seminario de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko pri la libera komerca regiono

| 2013-06-20
Bookmark and Share


En la seminario de la tri landoj 

 

    Post la unuafojaj intertraktaj kunsidoj por konstrui liberan komercan regionon de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko okazinta en la 26-a de marto, la tri flankoj okazigis rilatan seminarion la 18-an de junio en Weihai, urbo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio. La ĉeestantoj esprimis, ke la partnereco de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko formiĝis en la produkta reto de la trilanda regiono, precipe en la situacio de la rapida kresko de la komerco kaj disvastiĝo de la ĉina merkato, la libera komerca regiono kreos vojon por la nova epoko de la paco kaj la komuna prospero en la nordorienta Azio. La tri flankoj plenforte antaŭenpuŝos la konstruadon de la libera komerca regiono de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko.

 

    En la seminario oni diskutis pri la aferojn koncernantajn al la graveco de la libera komerca regiono, la produktaĵaj negocioj, la servada komerco kaj la investado. Shin bong-kil, ĝenerala sekretario de la kunlabora sekretariejo de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, diris, ke se finiĝos la konstruado de la libera komerca regiono, formiĝos komuna merkato kun la loĝantaro je 1.5 miliardoj kaj la totala enlanda produktovaloro je 15 000 miliardoj da usonaj dolaroj, ĝi fariĝos la tria komerca korpo en la mondo kaj firmigos la bazon por la unuiĝo de la regiona komercado kaj la altniveliĝo de la kunlaboroj inter la tri landoj.

 

    Yu Jianhua, vic-reprezentanto pri la internacia komerca intertraktado de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, esprimis, ke la menciitaj tri landoj estas la tri komercaj korpoj kun la plej fortaj komercaj povoj kaj la plej proksimaj kunligoj inter negocoj kaj produktoj en la nordorienta Azio, do la konstruado de la libera komerca regiono de Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko estas grava afero kun mejloŝtona signifo por la tuta procezo de la komerca unuiĝo de la orienta Azio. La ĉina registaro volas antaŭenpuŝi ĝian konstruadon pozitive kaj praktive, kune kun la registaro de Japanio kaj kun tiu de la Korea Respubliko.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments