El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eldoniĝis la ĉinlingva versio de la libro Quanzhou: al kiu mi proksimiĝas

| 2013-06-20
Bookmark and Share


Englert subskribas por legantoj. 

 

    La 18-an de junio, en la Quanzhou-a Mara Muzeo, unuafoje publikiĝis la libro Quanzhou: al kiu mi proksimiĝas, verkita de germana klerulo Siegfried Englert kaj tradukita en la ĉina lingvo.

 

    Quanzhou, urbo en la sudorienta parto de Ĉinio, estis startpunkto de la Silka Vojo. Tiu libro per bildoj kaj vortoj prezentas la rilatojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj en malsamaj historiaj periodoj, kaj konigas speciale la urbon Quanzhou, kiu havas la historion de 400 jaroj kiel la plej granda haveno en la mondo. La verkisto dum multaj jaroj vizitis bibliotekojn eŭropaj kaj usonaj por kolekti historiajn datumojn pri Quanzhou. Englert diris, ke kiel malferma kaj inkluzivebla urbo, Quanzhou ebligas la harmonian vivon al diversaj nacioj kaj religioj.

 

    En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, profesoro Englert unuafoje vizitis Quanzhou, kiu rapide plaĉis al li. Per lia laboro, Quanzhou kaj la germana urbo Neustadt fariĝis amikaj urboj en la jaro 1995 kaj poste havis kunlaboron en diversaj kampoj.

 

Redakdoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments