Ĉefpaĝo

Programo de BET-49

| 2013-06-21
Nombro de mesaĝoj(0)

 

 

    Programo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

 

    Utena, la 6–14an de julio 2013

 

    Alta protektanto: Alvydas Katinas, la urbestro de Utena

 

    Sub aŭspicio de la Universala Esperanto-Asocio

 

    La 5an de julio (vendredo)

 

    10.00–22.00 Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (Utenio pl. 2)

 

     La 6an de julio (sabato)

 

    9.00–22.00 Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (Utenio pl. 2)

 

    13.00–14.00 Tagmanĝo (Utenio pl. 2)

 

    20.00–21.00 Koncerto de Asorti (Muzika lernejo, str. Maironio 11)

 

    La 7an de julio (dimanĉo)

 

    8.00–9.00 Matenmanĝo (bufedo, str. Maironio 18)

 

    9.00–10.00 Organizaj kunvenoj de gvidantoj kaj vizitantoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj, gvidantoj kaj prelegantoj de la Somera universitato, gvidantoj kaj vizitantoj de aliaj konstantaj programeroj (en la ĉefa aŭditorio – Utenio pl. 2)

 

    10.00–11.00 Malfermo de la Somera universitato. Petras Čeliauskas: "Litova lingvo – la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo" 10.00–11.00 La unuaj lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj. Gvidas Svetlana Smetanina, Mikaelo lineckij, Stano Marček k. a.

 

    11.00–11.30 Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto: Prezentas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

 

    12.00–13.00 Solena inaŭguro de BET-49 (Muzika lernejo)

 

    13.00–14.00 Tagmanĝo

 

    14.00–15.00 Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: "Historio de Esperanto" (1)

 

    15.00–16.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

    15.00–16.00 Somera universitato. Alfredas Maruška: "Pri natura medicino"

 

    16.00–17.00 Somera universitato. Dima Ŝevĉenko: "Sociaj retoj: teorio, historio, perspektivo"

 

    17.00–18.00 Somera universitato. Ed Robertson: "Kio okazas en Skotlando?"

 

    20.00–21.00 Koncerto de la ensemblo Vieversa (en la Muzika lernejo)

 

    La 8an de julio (lundo)

 

    8.00–9.00 Matenmanĝo

 

    9.00–10.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

    10.00–11.00 Somera universitato. Petras Čeliauskas: "Kuriozaĵoj de la litova lingvo"

 

    11.00–12.00 Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: "Historio de Esperanto" (2)

 

    12.00–13.00 Somera universitato. Stano Marček: "Rektmetoda instruado de Esperanto"

 

    13.00–14.00 Tagmanĝo

 

     14.00–15.00 Somera universitato. Ed Robertson: "Kiel deĉifri nekonatan lingvon?"

 

    14.00–15.00 Lingva konsultado de litovaj esperantistoj. Gvidas Petras Čeliauskas

 

    15.00–16.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

     15.00–16.00 Somera universitato. Alfredas Maruška: "Ĉu Vi bezonas vitaminojn?"

 

    16.00–17.00 Somera universitato. Dima Ŝevĉenko: "Esperanto-libroj en komputila kaj Interreta epoko"

 

    17.00–18.00 Somera universitato. Margarita Želve: "100 jaroj de la fama Esperanto-poetino Ludmila Jevsejeva (1913–1980)"

 

     20.00–21.00 Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn (Muzika lernejo)

 

    21.00–22.00 Koncerto de Solotronik (Muzika lernejo)

 

    La 9an de julio (mardo)

 

    8.00–9.00 Matenmanĝo

 

    9.00–10.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

    10.00–11.00 Somera universitato. Petras Čeliauskas: "Vojo de Litovio al kristanismo"

 

    11.00–12.00 Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: "Historio de Esperanto" (3)

 

    12.00–13.00 Somera universitato. Stano Marček: "Sonlibroj en Esperanto"

 

    13.00–14.00 Tagmanĝo

 

    14.00–15.00 Somera universitato. Ed Robertson: "Kion signifas pralingvo?"

 

    14.00–15.00 Lingva konsultado de litovaj esperantistoj. Gvidas Petras Čeliauskas

 

    15.00–16.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

    15.00–16.00 Originala priesperanta kvizo gvidata de Mikaelo Bronŝtejn

 

    16.00–17.00 Somera universitato. Dima Ŝevĉenko, Mikaelo Bronŝtejn, Anna Striganova: "Eldonejo Impeto – 20 jaroj"

 

    17.00–18.00 Gražina Opulskienė: "Pulgis Andriušis (1907–1970) – fama utenano: verkisto, tradukisto, ĵurnalisto, esperantisto"

 

    20.00–21.00 Koncerto-diskoteko kun la ensemblo Indraja (Kultura centro de Utena, str. Aušros 49)

 

    La 10an de julio (merkredo)

 

    8.00–9.00 Matenmanĝo

 

    9.00–18.00 Tuttaga ekskurso

 

    13.00-14.00 Tagmanĝo

 

    20.00–22.00 Renkontiĝo kun urbanoj. Koncerto de Emanuele Rovere sur la subĉiela scenejo apud la lago Daumiškis. Kontribuas ankaŭ aliaj Esperanto-kantistoj

 

   La 11an de julio (ĵaŭdo)

 

    8.00–9.00 Matenmanĝo

 

    9.00–10.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

    10.00–11.00 Somera universitato. Petras Čeliauskas: "Dorna vojo de la litova lingvo"

 

    11.00–12.00 Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: "Historio de Esperanto" (4)

 

    12.00–13.00 Somera universitato. Tõnu Hirsik: "El kio konsistas niaj manĝaĵoj?"

 

    13.00–14.00 Tagmanĝo

 

    14.00–15.00 Aŭtora horo de Mikaelo Bronŝtejn kun prezentado de freŝeldonitaj libroj kaj la plej novaj kantoj

 

    15.00–16.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

    15.00–16.00 Somera universitato. Anna Striganova: "Lingvo de fabeloj"

 

    16.00–17.00 Somera universitato. Stano Marček: "Krucenigmoj en Esperanto"

 

    17.00–18.00 Somera universitato. Halina Gorecka: "Astana – la plej juna ĉefurbo"

 

    20.00–21.00 Koncerto de la ensemblo Utauta (Muzika lernejo)

 

    La 12an de julio (vendredo)

 

    8.00–9.00 Matenmanĝo

 

    9.00–10.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

    10.00–11.00 Somera universitato. Mikaelo Bronŝtejn: "Min trafis feliĉ' esti rusa poeto"

 

    11.00–12.00 Somera universitato. Aleksander Korĵenkov: "Historio de Esperanto" (5)

 

    12.00–13.00 Somera universitato. Stano Marček: "Ĉu Vi ŝatas fungojn?"

 

    13.00–14.00 Tagmanĝo

 

    14.00–15.00 Projekto "Fabelaj mondoj": Prezentas Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko

 

    15.00–16.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

    15.00–16.00 Somera universitato. Mikaelo Lineckij: "Medicino de estonto jam hodiaŭ"

 

    16.00–17.00 Somera universitato. Mikaelo Bronŝtejn: "Aleksandr Puŝkin – vivo kaj kreado"

 

    17.00–18.00 Somera universitato. Stano Marček: "Kiel verki artikolojn?"

 

    20.00–21.00 Koncerto de la ensemblo Pasagėlė (Muzika lernejo)

 

    La 13an de julio (sabato)

 

    8.00–9.00 Matenmanĝo

 

    9.00–10.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

    10.00–11.00 Somera universitato. Mikaelo Bronŝtejn: "Mi stelojn jungis al revado…"

 

    11.00–12.00 Somera universitato. Dima Ŝevĉenko: "Socireta komunumo de esperantistoj Esperanto.com"

 

    12.00–13.00 Prepariĝo al la solena fermo de BET-49

 

    13.00–14.00 Tagmanĝo

 

    14.00–15.00 Solena fermo de BET-49

 

    15.00–16.00 Lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj

 

    16.00–17.00 Koncerto de Miĥail Povorin (ĉefa aŭditorio)

 

    17.00–18.00 Libera tempo

 

    20.00–21.00 Adiaŭa vespero (Muzika lernejo). Gvidas Mikaelo Bronŝtejn

 

    La 14an de julio (dimanĉo)

 

    8.00–9.00 Matenmanĝo

 

    9.00–18.00 Disveturo

 

    Krome, okazos jenaj aferoj:

 

    Akcepto de la urbestro por 50 invititaj BET-anoj en anoncotaj tempo kaj loko.

 

    Fabela ekspozicio de Anna Striganova.

 

    Ekspozicio de Kristoforo Śliwiński "Kosmaj simboloj de Oriento".

 

    Ekspozicio de Esperanto-insignoj de Rimantas Endriulaitis.

 

    Arta ekspozicio de Irena Jaloveckytė.

 

    La 9an de julio posttagmeze okazos duontaga ekskurso al la bierfarejo "Utenos alus" por 40 personoj kun gustumado de bieroj (prezo 25 lidoj).

 

    La 11an de julio posttagmeze okazos duontaga ekskurso al la bierfarejo "Utenos alus" por 40 personoj sen gustumado de bieroj (prezo 15 lidoj).

 

    La 12an de julio malfruvespere okazos ekskurso al la observatorio de Molėtai por anticipaj anonciĝintoj.

 

    Ĉiutage aperos la gazeto Heroldo de Utena. Bonvolu kunlabori kun ĝi. La retadreso de la redaktoro Vytautas Šilas estas vilnastelo@yahoo.lt.

 

    Ĉiutage funkcios riĉa libroservo.

 

    Eventuale okazos katolika diservo.

 

    Laŭbezone okazos ankaŭ aliaj anticipe neplanitaj aranĝoj. Sekvu anoncojn en Heroldo de Utena.

 

    Post la solena inaŭguro estas antaŭvidata komuna fotado apud la ĉefa enirejo de la Muzika lernejo.

 

    La Organiza komitato rajtas laŭbezone ŝanĝi la programon. La ŝanĝojn, precizigojn, informojn pri salonoj k. s. serĉu en la ĉiutaga gazeto kaj sur la anonctabulo.

 

    Legu pli pri BET-49 (http://sezonoj.ru/2013/06/bet-49/).

 

(el La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/06/bet-8)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments