El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝis kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj

| 2013-06-21
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre) kaj Ban Ki-moon salutas sin reciproke per manpremo. 

 

    La 19an de junio en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj. Xi Jinping diris en la renkontiĝo, ke la Unuiĝintaj Nacioj portas dezirojn de diverslandaj popoloj kaj surŝultrigas multajn gravajn misiojn; hodiaŭ en la tuta mondo okazas profundaj kaj kompleksaj ŝanĝiĝoj, kaj necesas man-en-manaj klopodoj de ĉiuj membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj por solvi la mondajn malfacilojn kaj defiojn.

 

    Xi Jinping diris, ke Ĉinio starigis "du centjarajn celojn" (la unua celo estas fari la socion modere prospera en ĉiuj flankoj, kiam la Komunista Partio de Ĉinio celebros sian 100-jaran jubileon en la jaro 2021 post sia fondiĝo en la jaro 1921, kaj la dua celo estas fari la ŝtaton moderna kaj socialisma, kiu estu prospera, forta, demokrata, kulture avangarda kaj harmonia, kiam la Ĉina Popola Respubliko festos en la jaro 2049 sian 100an datrevenon de sia fondiĝo en la jaro 1949); la du celoj bildigas la estontecon de la nacia disvolviĝo; Ĉinio bezonas la Unuiĝintajn Naciojn, kaj la lastaj ankaŭ bezonas Ĉinion; Ĉinio donas gravan atenton al la Unuiĝintaj Nacioj, kaj firme subtenas la Unuiĝintajn Naciojn; Ĉinio estas konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj tio estas ne nur potenco, sed ankaŭ peza respondeco; Ĉinio kapablas plenumi la respondecon; Ĉinio daŭre antaŭenpuŝos la pacan solvadon de internaciaj disputoj, subtenos al la Unuiĝintaj Nacioj atingi siajn Jarmilajn Evoluigajn Celojn, kaj deziras strebi kun diversaj flankoj por kune trakti klimatajn ŝanĝiĝojn kaj aliajn temojn, kaj fari grandan kontribuon por la monda paco kaj la homara evoluo.

 

    Ban Ki-moon diris, ke la Unuiĝintaj Nacioj alte laŭdas Ĉinion pri ĝia pozitiva subteno kaj partopreno en packonservaj agadoj kadre de la Unuiĝintaj Nacioj; Ĉinio antaŭenpuŝas la plenumadon de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj faris signifan kontribuon por konservi la mondan pacon kaj antaŭenigi la daŭripovan evoluigon; alfronte kompleksan kaj kaprican internacian situacion, kaj plurajn problemojn kaj defiojn regionajn kaj tutmondajn, la Unuiĝintaj Nacioj esperas, ke Ĉinio ludos pli gravan rolon.

 

    La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la krizo en Sirio kaj la situacio sur la Korea Duoninsulo. Xi Jinping klarigis la principon kaj starpunkton de Ĉinio pri tiuj aferoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments