El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua permana kupligo de Shenzhou-10 kaj Tiangong-1 plenumita

| 2013-06-24
Bookmark and Share


La tri kosmonaŭtoj post permana kupligo de Shenzhou-10 kaj Tiangong-1 

 

    Je la 10-a horo kaj 7 minutoj de la 13-a de junio la kosmoŝipo Shenzhou-10 kupliĝis kun la cel-spacoveturilo Tiangong-1 sub la permana manipulo de la tri gekosmonaŭtoj de Ĉinio.

 

    Je la 8-a horo kaj 26 minutoj la kosmonaŭtoj ekregis per la manoj la disiĝon inter la kosmoŝipo Shenzhou-10 kaj la cel-spacoveturilo Tiangong-1. Post ĉiuflanka kontrolo farita de la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino por certigi ke la du kosmoŝipoj bone funkcias, kosmonaŭto Nie Haisheng tenis la regilon kaj malrapide proksimigis la kosmoŝipon Shenzhou-10 al la cel-spacoveturilo Tiangong-1. Zhang Xiaoguang kaj Wang Yaping, la aliaj du kosmonaŭtoj, atente kontrolis la tabulojn kaj la kunligilojn, ili bone kunlaboris kaj kunagis.

 

    Je la 10-a horo la kunligiloj de la du kosmoŝipoj tuŝis unu la alian, kaj post 7 minutoj la du kosmoŝipoj unuiĝis. Je la 13-a horo kaj 9 minutoj la 3 gekosmonaŭtoj denove eniĝis en Tiangong-1 kaj laŭplane daŭrigis koncernajn esplorojn.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments