El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina flagŝipa ŝipo por surmaraj aferoj Haixun-01 atingis Aŭstralion

| 2013-06-24
Bookmark and Share


La ĉina ŝipo Haixun-01 en la haveno de Sidnejo de Aŭstralio 

 

    La 22-an de junio la ĉina flagŝipa ŝipo por surmaraj aferoj Haixun-01 atingis la mararmean bazon ĉe la insulo Ĝardeno en Sidnejo de Aŭstralio kaj komencis la unuan transoceanan viziton de la ĉina oficiala ŝipo por surmaraj aferoj. Tio estas la plej longa vojaĝo de la ĉina oficiala ŝipo en tempo kaj distanco.

 

    Pietsch, estro de la Aŭstralia Buroo por Surmaraj Aferoj, diris en la bonveniga ceremonio okazinta en la mararmea bazo, ke la alveno de la ĉina ŝipo Haixun-01 estas marko por altigi la kunlaborojn inter Aŭstralio kaj Ĉinio en surmara sekureco de la regionoj Azio kaj Pacifiko. Li diris: "Dulandaj personoj pri surmaraj aferoj faros komunan batalekzercon sur la ŝipo Haixun-01 en la 26-a de junio. Tio estos malfacile akirebla ŝanco por ni dividi informojn kaj manierojn pri serĉado kaj savado kaj por intimigi rilatojn inter la duflankaj organizoj pri surmaraj aferoj."

 

   Chen Yumin, ĉina ambasadoro en Aŭstralio, diris en la ceremonio: "En la nuna situacio de la tutglobiĝo de la ekonomio la surmara sekureco estas pli kaj pli grava por diversaj landoj de la mondo. Kune konservi surmaran sekurecon kaj garantii la komercan vojon libera konformas al la komunaj interesoj de diversaj landoj." Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Aŭstralio havos belan kunlaboran perspektivon en administrado pri surmaraj aferoj.

 

    La ŝipo Haixun-01 ekveturis de Ŝanhajo la 10-an de junio. Dum restado en Aŭstralio ĝi vizitos la havenon Keynes, ĉeestos la 14-an Forumon inter Estroj de Organizoj pri Surmaraj Aferoj de la Regionoj Azio kaj Pacifiko, kaj poste ĝi veturos al Indonezio, Birmo kaj Malajzio. Laŭplane la ŝipo revenos al Ŝanhajo en la 9-a de aŭgusto post vizito al kvar landoj kaj kvin havenoj kun 62-taga vojaĝo de 13 909 marhejloj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments