Ĉefpaĝo

Nobel-premiito Robert Mundell prelegis en Chengdu

| 2013-06-24
Bookmark and Share

de LIU CHUAN

 


Nobel-premiito Robert Mundell 

 

    La 6an de junio, kiam inaŭguriĝis la Tergloba Forumo pri Riĉeco, Robert Mundell, "patro de eŭro" kaj Nobel-premiito pri ekonomiko, akceptis mian intervjuon dum la paŭzo de sia prelego. Li esprimis sian opinion pri la disputo inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio pri la kontraŭdumpinga kaj kontraŭsubvencia doganoj sur ĉinaj fotovoltaaj produktaĵoj kaj pri la ekonomia disvolviĝo en okcidenta Ĉinio.

 

    Raportisto: Kiel vi opinias pri la pli kaj pli intensiĝanta disputo inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio pri la kontraŭdumpinga kaj kontraŭsubvencia doganoj sur ĉinaj fotovoltaaj produktaĵoj?

 

    Mundell: La afero, ke Eŭropa Unio decidis kolekti kontraŭdumpingan kaj kontraŭsubvencian doganojn pri fotovoltaaj produktaĵoj el Ĉinio, estas fakte komerca disputo.

 

    El ekonomikista vidpunkto, mi tre maltrankviliĝas pri la afero. Se tiu afero vekus komercan disputon, neniu estus absoluta gajninto, kaj la rezulto estos malgajno por ambaŭ. Bedaŭrinde, ke fotovoltaa energio estas emerĝanta industrio, kaj ĝi indas subvenciojn de diverslandaj registaroj por vasta aplikado.

 

    El historiaj spertoj, kiam la kreskado de la monda ekonomio malrapidiĝas, komercaj malakordoj kaj disputoj pliiĝas. Mi rimarkis, ke restas du monatoj por Ĉinio mildigi la aferon, kaj Ĉinio povas utiligi tiun tempon por havi sufiĉe da dialogoj kun Eŭropa Unio, kaj solvi la komercajn disputojn sub la kunordigo de la Ĝenerala Interkonsento pri Doganaj Tarifoj kaj Komerco kaj la Monda Organizaĵo pri Komerco, anstataŭ intensigi aŭ  akrigi la komercajn disputojn. Kaj ankaŭ Eŭropa Unio devas ankoraŭfoje konsideri la influojn de la afero.

 

    Raportisto: En Grekio kaj Britio foje aperis voĉoj pri retiriĝo el eŭro-zono aŭ Eŭropa Unio. Kiel vi, "patro de eŭro", opinias pri tio?

 

    Mundell: Tio ne estas problemo de eŭro, kaj la dezajno de eŭro mem ne havas problemon. La problemo en eŭro-zono estas la problemo de iuj landoj en suda Eŭropo. Antaŭ la membriĝo al eŭro-zono, tiuj landoj jam havis pezajn ŝuldojn.

 

    Ĉi tie mi volas paroli iom pri kurzo. Mi kredas, ke usona dolaro, eŭro kaj juano devas plifortigi kunlaboron inter si, kaj la stabilaj kurzoj de usona dolaro kaj eŭro helpos al Ĉinio solvi iujn problemojn.

 

    La leviĝo de juano bezonas nur tempon. Mi prognozas, ke en la jaro ĉirkaŭ 2025 Ĉinio leviĝos sur la kampo de la internaciaj monoj, kaj juano fariĝos ĉefa mono de la mondo paralele kun usona dolaro kaj eŭro. Produktaĵoj de la tri plej grandaj ekonomioj okupos duonon de la monda ekonomio.

 

    Raportisto: La titolo de via ĉi-foja prelego estas "Revo de Chengdu kaj disvolviĝo de okcidenta Ĉinio". Kion aludas "revo de Chengdu"?

 

    Mundell: "Revo de Chengdu" antaŭ ĉio temas pri plia malfermiĝo al la ekstero; kaj por realigi la revon necesas akceli disvolviĝon kaj altigon de la popola vivo. Dum la pasintaj dek jaroj, Sichuan akiris grandajn atingojn en disvolviĝo. Ĉiufoje en Chengdu mi povas percepti grandajn ŝanĝiĝojn, kiuj altiras pli kaj pli multe da investoj. La ekonomia zono de Chengdu kaj Chongqing kune kun la jangzia delto, perl-rivera delto kaj bohai-a ekonomia zono fariĝas la kvara poluso de la ĉina ekonomio. Nun Chengdu transiras de malaltnivela fabrikado al altnivela teknik-intensa industrio, kaj dume ĝi alfrontas fortajn rivalojn, kaj tio postulas, ke Chengdu ekspluatu sian potencialon kaj akcelu sian disvolvadon.

 

    Ankaŭ urbanizado alkondukas flank-produktojn, ekzemple trafikan ŝtopadon, akvopoluon kaj medipoluon kaj tiel plu. En la estonteca urbanizado ni devas eviti negativajn efikojn, redukti poluon, protekti la urban ekomedion, solvi problemojn pri provizado de energifontoj kaj akvaj resursoj, krei verdan transportan sistemon, kaj solvi la problemojn kaŭzitajn de la maljuniĝo de la loĝantaro.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments