Ĉefpaĝo

Zhao Qizheng: Ĉinio sin rakontas per internacia esprim-metodo

| 2013-06-25
Bookmark and Share


Zhao Qizheng (fotita de Zhao Xi) 

 

    "Nun la ĉina registaro kaj popolo pozitive lernas internacian metodon de esprimado por rakonti la ĉinajn aferojn  kaj  konigi al la mondo pri la nacia karaktero de ĉinoj."  Tion diris Zhao Qizheng, iama direktoro de la Informa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj estro de la Kolegio pri Ĵurnalismo kaj Komunikado sub la Popola Universitato de Ĉinio, en la 12-a Tutgloba Forumo pri Riĉeco okazinta en Chengdu, la ĉefurbo de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio.

 

    Zhao Qizheng diris, ke la ĉina nacio porpledas la mondan pacon, familian harmonion kaj personan afablecon; tiuj elementoj konsistigas la ĉefan nacian karakteron de ĉinoj, kaj pri tiu karaktero la ĉinaj registaro kaj popolo devas vaste diskonigi per internacia esprim-metodo tra veraj ĉinaj rakontoj.

 

    Zhao Qizheng diris, ke la publika diplomatio estas sceno, kanalo kaj rimedo por montri la softpovon de la lando. Nun, pro la pli kaj pli profundiĝanta reformado kaj malfermo, pli kaj pli multe da ĉinoj jam havas komunan konon, ke Ĉinio devas sin konigi al la tuta mondo, kaj la publika diplomatio estas la afero ne nur de la registaro, sed ankaŭ de sociaj organizoj kaj popolanoj. Do, multaj ĉinaj universitatoj ekstudas pri la softpovo, kaj komencis aperi neregistaraj grupoj aŭ asocioj pri publika diplomatio, kaj tio plifortigas la studon kaj praktikon de la softpovo de la lando.

 

    Samtempe li montris, ke kvankam nun Ĉinio estas senprecedence malfermita, la ĉinaj kulturaj produktaĵoj ankoraŭ ne estas bone disvastigitaj en la mondo. Li donis ekzemplon: 300 miloj da eksterlandaj studentoj lernas en Ĉinio kaj 30 aŭ 40 milionoj da alilandaj turistoj estas akceptataj de la lando ĉiujare, kaj la nombro pluapaŝe altiĝas en la lastaj jaroj, sed tio estas ne komparebla kun la nombro de la ĉina loĝantaro kaj la vasteco de la landa areo.

 

    Zhao Qizheng diris, ke la prestiĝo de unu lando ne estas decidata nur de la registaro sed devas esti evoluigata meze de la ordinaraj popolanoj kaj fine rekonata de ili. La nuna direkto de la altiĝo de la ĉina softpovo estas mem progresi kaj disvolviĝi, t.e. reformi la ĉinan edukadon  kaj pligrandigi la influon de la ĉina kulturo, surbaze de tio, ekspliki la situacion kaj politikojn de Ĉinio, konigi la vivŝanĝojn de la ĉina popolo kaj prezenti la veran Ĉinion al la tuta mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments