El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio esprimis fortan kondamnon al la atako al ĉinaj montgrimpantoj

| 2013-06-25
Bookmark and Share


Laboranto (maldekstre) de la ambasadorejo de Ĉinio en Pakistano kaj la postvivanto (dekstre) eliras el la militaviadilo. 
 


La du ĉinaj montgrimpantoj, kiuj perdis la vivon en la atako 

 

    La 23-an de junio la oficejo de la proparolantoj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio diris, ke Ĉinio estas profunde surprizita de la atako al ĉinaj montgrimpantoj en la kampadejo ĉe la monto Nanga Parbat en la regiono Kashmir regata de Pakistano kaj esprimis fortan kondamnon pri la evento.

 

    La polico de Pakistano diris en la 23-a de junio, ke la pafataka evento, kiu okazis en frumateno de la sama tago en la kampadejo ĉe la monto Nanga Parbat en la regiono Kashmir regata de Pakistano, kaŭzis morton de 11 homoj, inter kiuj estas turistoj el Ukrainio, Ĉinio kaj Rusio.

 

    La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj ĝia ambasadorejo en Pakistano donas grandan atenton al la afero kaj funkciigis la urĝan sistemon. La ambasadorejo de Ĉinio en Pakistano urĝe kontaktiĝis kun la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Pakistano, ĝiaj Ministerio de Internaj Aferoj kaj armeo por plue koni la eventon. Ĝi postulis, ke la rilata flanko de Pakistano plenforte savu la postvivantojn, bone traktu la aferojn pri la mortintoj, kiel eble plej rapide arestu kaj severe punu murdistojn kaj prenu rimedojn por konservi la sekurecon kaj laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de la ĉinaj civitanoj en Pakistano.

 

    Laŭ konigo, inter la montgrimpantoj al la monto Nanga Parbat estas tri ĉinoj, el kiuj unu postvivis kaj aliaj du mortis en la evento. La ambasadorejo de Ĉinio en Pakistano jam kontaktiĝis kun la postvivanto kaj urĝe konsiliĝis kun armeo de Pakistano por liveri al li sekuran protekton kaj savadon. La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj ĝia ambasadorejo en Pakistano daŭre bone traktos la aferon kaj liveros plenfortan helpon por reveno de la postvivanto al lia patrolando kaj por trakti la aferojn pri la du mortintoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments