El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĝemelaj grandaj pandidoj naskiĝis en Sichuan, Ĉinio

| 2013-06-25
Bookmark and Share


La due naskita bebo de Haizi en la breda ujo 

 

    La 22-an de junio la granda pando Haizi naskis siajn ĝemelajn idojn en la Esplora Centro de Wolong en la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio. La ĝemeloj estas la unua paro da beboj de la grandaj pandoj naskitaj en la kuranta jaro.

 

    En la 22-a de marto la granda pando Haizi pariĝis respektive kun la du viraj grandaj pandoj Bai Yang kaj Yi Bao. La 26-an de majo Haizi manĝis evidente pli malmulte kaj prezentis aliajn antaŭakuŝajn simptomojn, kaj la sciencistoj de la esplora centro komencis atente kontroli ĝiajn agojn. En la komenco de junio la sciencistoj taksis, ke ĝi akuŝos baldaŭ, kaj ili aranĝis al ĝi la 24-horajn kontrolon kaj observon.

 

    Je la 16-a horo kaj 54 minutoj de la 22-a de junio la unue naskita bebo estis sukcese akuŝita, je la 17-a horo kaj 4 minutoj la due naskita bebo aperis en nia mondo. Sekve, la sciencistoj tuj prenis la duan bebon kaj portis ĝin al la breda ĉambro. Oni trovis, ke la dua bebo estas virina kaj pezas 79,2 gramojn. Tamen la unua restas en la brakoj de sia patrino. Laŭ la observado de la sciencistoj per la okuloj, ĝi estas pli granda ol la dua kaj pli laŭte bruas. Oni supozas, ke ĝi estas sana bebo de granda pando.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments