El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio ne permesu al Filipinoj kontraŭleĝe okupi la rifon Ren'ai sub kia ajn preteksto

| 2013-06-26
Bookmark and Share


Hua Chunying respondas en la gazetara konferenco de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio. 

 

    La 24-an de junio en la gazetara konferenco de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, ĵurnalistoj demandis, ke Ĉinio pro la humanismo permesis al filipina armeo resti sur la rifo Ren'ai, kaj la filipina eksterafera ministro deklaris, ke Filipinoj povas fari agadon seninforme al Ĉinio, kaj kiun komenton havas Ĉinio pri tiu diraĵo?

 

    Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, respondis, ke Ĉinio havas nekontesteblan suverenecon super la insularo Nansha kaj la apudaj akvoareoj, inkluzive de la rifo Ren'ai. Tiam, la filipina militŝipo pro akcidento grundis ĉe la rifo Ren'ai de Ĉinio, sed ne plu ĝin forlasis, malgraŭ la urĝa averto de Ĉinio. Tiu ĉi ago de Filipinoj serioze malobservas la deklaracion pri agoj de diversaj flankoj en la Suda Maro.

 

    Ĉinio volas emfazi, ke la grundo de la ŝipo de Filipinoj ne signifas, ke ĝi rajtas kontraŭleĝe okupi la rifon Ren'ai, kaj Ĉinio ne permesas al Filipinoj okupi la rifon Ren'ai sub kia ajn preteksto. La ĉina flanko refoje urĝas al Filipinoj plenumi sian promeson por neniam fari provokan agadon, konservi la pacon kaj klopodi por antaŭenpuŝi kunlaboron de diversaj flankoj en la Suda Maro.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments