El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina vicministro pri financo elektita kiel ĝenerala direktoro de la Industria Disvolva Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj

| 2013-06-26
Bookmark and Share


Li Yong (maldekstre) post elektiĝo kiel ĝenerala direktoro de la Industria Disvolva Organio de la Unuiĝintaj Nacioj 

 

    La 24-an de junio la 41-a Konsilantara Konferenco de la Industria Disvolva Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis en Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, por elekti la novan ĝeneralan direktoron de la organizo. Li Yong, kandidato rekomendita de la ĉina registaro kaj ĉina vicministro pri financo, estis elektita kiel ĝia nova ĝenerala direktoro. Estas la unua fojo por ĉino el la ĉeftero servi kiel ĉefa respondeculo de la speciala organizo de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

    La ses kandidatoj al la elektado de la ĝenerala direktoro venas respektive el Afganio, Kamboĝo, Tajlando, Italio, Pollando kaj Ĉinio. En la speciala kunveno de la Industria Disvolva Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj okazonta en la 28-a de junio Li Yong estos oficiale nomumita kiel la 7-a ĝenerala direktoro de la organizo.

 

    Septembre de 2003 Li Yong eklaboris kiel ĉina vicministro pri financo. Li iam servis kiel direktoro de la Departemento de la Monda Banko sub la Ministerio de Financo de Ĉinio.

 

    La Industria Disvolva Organio fondiĝis en la jaro 1966. Kaj en la jaro 1985 ĝi fariĝis speciala organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj nun ĝi havas 172 membrolandojn. Ĝia ĉefstabejo sidas en Vieno kaj la ĝenerala direktoro servas kiel ĝia administra ĉefo. La celo de la organizo estas helpi la evoluantajn landojn realigi daŭrigeblan industrian disvolviĝon kaj akceli kunlaborojn en industria disvolviĝo. Ĉinio oficiale aliĝis al la organizo en la jaro 1973 kaj ĉiam tenas bonajn kunlaborajn rilatojn kun ĝi en la pasintaj 40 jaroj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments