Ĉefpaĝo

Ĉinio forĵetu impulsiĝemon

| 2013-06-26
Bookmark and Share

de ZHANG HONG

 


Karikaturo kun la temo pri la "Ĉina defio" 

 

    "Forĵetu la ekstreman ideon impulsiĝeman kaj malpraktikan", tion diris Yu Zhengsheng, nova prezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Tuj poste, lia parolo elvekis varman diskuton de amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj. Tiu ĉi frazo havas la saman signifon kun tiu en la raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, dirante ke Ĉinio neniam sin fermos nek ŝanĝos sian gvidan partion. Tiuj vortoj prezentas, ke Ĉinio jam bone konis la realan situacion, konfidecas pri la divolviĝa modo, kaj faras averton al la internaj kaj eksteraj malpraktikaj fantazioj.

 

    En longtempa periodo, ekzistas inter Ĉinio kaj la okcidenta mondo problemoj, kiaj blinda kredo de ĉinoj je la okcidenta mondo kaj la miskomprenoj de la lasta pri Ĉinio. Antaŭe, ĉinoj kredis, ke okcidentigo signifas modernigon, kaj en la okcidenta mondo ĉio estas bona. Kompare kun la menciitaj aferoj, okcidentanoj opiniis, ke la mistera Ĉinio havas rilatojn kun la vorto "defio". Certe, post multjara pordo-malfermo kaj reformado de la lando, jam paliĝis la blinda kredo de ĉinoj je la okcidenta mondo kaj la miskomprenoj de la okcidenta mondo pri Ĉinio, sed ekzistas ankoraŭ multaj homoj, kiuj havas la opinion, ke ĉinaj problemoj devas esti solvataj per okcidentaj metodoj; kaj pli multe alarmas la okcidenta mondo pro plifortiĝo de Ĉinio.

 

    Fakto forigas konfuzon. Lastatempe okazis serio da eventoj, kiuj jam skuis iom blindan kredon je la okcidenta mondo. La eventoj, ekzemple ĉevalviando anstaŭinta la bovan, pli multe da bekterio en la kukoj venditaj en IKEA, surprizis tiujn kiuj blinde kredas je la okcidenta mondo. Tamen daŭro de la eŭropa ŝuldkrizo kaj disvolviĝo de la ĉina ekonomio plivastigis la ĉinan modon al la okcidenta mondo.

 

    Certe por klarigi miskomprenon de la okcidenta mondo, Ĉinio ne fariĝos tro malmodesta. De kiam okazis la tutgloba financa krizo, varmiĝis la opinio, ke Usono certe falos, sed fakte, ĝi jam konis la problemon kaj komencis sin ripari. Ĝi klopodas por premi ekonomian bobelon per reaktivigi la fabrikadan industrion. Pro siaj talentaj junuloj, novaj fueloj, novaj materialoj kaj novaj teknologioj, Usono estas tre vibra kaj ne perdos sian grandan potencon en la tuta mondo. Ĉinio devas lerni de tio, kiel Usono traktis la onidiron.

 

    Oni ekkonsentis, ke neniu lando funkcias sen problemoj, kiuj estas iom komunaj. Ekzemple, ĉinaj junuloj havas malfacilon por trovi laboron kaj aĉeti loĝdomon, kaj same kiel tiuj en aliaj landoj; la okcidenta mondo devas reindustriiĝi dum disvolviĝo, kaj en Ĉinio oni estas en transformado de la strukturo kaj de la metodo. Inter diversaj landoj diferencas enlandaj statoj kaj la disvolva modo sur la bazo de la propraj situacioj.

 

    Pro la malsama modo de disvolviĝo de Ĉinio, iuj landoj rigardas la lastan kiel la solan grandan landon, tio signifas, ke inter Ĉinio kaj ĝiaj najbaraj landoj ekzistas konfliktoj, ekz., la "ĉina fabriko" forrabas laborojn de la okcidenta mondo kaj la "ĉina fabriko" kaŭzas poluadon kun malmulta gajno. Ĉinio havas tro malmultan militan elspezon kompare kun Usono. La okcidenta mondo senĉese instigas Ĉinion al la "politika reformo" kaj al la "demokratio" laŭ sia deziro.

 

    Sed bedaŭrinde, la okcidenta mondo neniam sin demandas, kial Ĉinio konsentas forlasi sian ĝustan modon pruvitan en la historio de pli ol 30 jaroj, kaj havigi al si alian modon. Usono ne elektis konstitucian monarkion, kiu estis la plej bona modo en tiu tempo por aliaj landoj. Same, kial Ĉinio devas kopii la okcidentan modon?

 

    Antaŭ la okcidenta mondo, Ĉinio nek estas memkontenta, nek sentas sin malsupera. Ĝi prezentas al la mondo sian disvolvan modon malferman, travideblan kaj pacan, sed por rompi miskomprenojn inter Ĉinio kaj la okcidenta mondo bezonas sincerecon ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ tiun de la alia flanko.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments