El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcese surteriĝis Shenzhou-10

| 2013-06-27
Bookmark and Share


La tri astronaŭtoj revenas al la tero. 

 

    Je la 8-a horo de la 26-a de junio, la homporta kosmoŝipo Shenzhou-10 sukcesis en surteriĝo en herbejo de Interna Mongolio en la norda parto de Ĉinio.

 

    Je 38 minutoj post la 5-a horo posttagmeze de la 11-a de junio en la kosmodromo Jiuquan, Ĉinio sukcese sendis al la kosmo Shenzhou-10 kun tri astronaŭtoj, ili estas Nie Haisheng, Wang Yaping kaj Zhang Xiaoguang.

 

    Dum la 15 taga fluado en la kosmo, la astronaŭtoj sukcese eniris en la laboratorion Tiangong-1, kun kiu Shenzhou-10 sukcese aŭtomate kupliĝis, kaj faris la unuan kosman lekcion, medicinan ekzamenon kaj sciencajn eksperimentojn. Shenzhou-10 ĉirkaŭflugis de super la celveturilo Tiangong-1 al ties postaĵo kaj kuniĝis kun ĝi en mallonga disdanco. La kuniĝo en tia formo estas la unua fojo por la du kosmoveturiloj.

 

    Je la 9-a horo kaj 41 minutoj, la tri kosmonaŭtoj estis en bona stato kaj elkapsuliĝi. Poste ili havos sanan ekzamenon kaj ripozos antaŭ ol reveni per aviadilo al la urbo Pekino.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments