Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-organizoj

E-organizoj

| 2013-06-27
Bookmark and Share

   

 

 

 La 11-an de junio okazis en Pretorio (Sud-Afriko) la jarkunveno de Infoterm, la Internacia Informejo por Terminologio. En la kunveno estis elektita nova estraro de Infoterm por la periodo 2013-2016. Mélanie Maradan, la komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, fariĝis unu el ĝiaj membroj.

 

    En la nova estraro de Infoterm estas sep membroj. Apud Mélanie Maradan estis elektitaj s-ino Albina Auksoriūtė el Lietuvių kalbos institutas (Instituto pri la Litova Lingvo), s-ro Martin Benjamin el Kamusi Project International (organizaĵo por projekto pri vortaroj de afrikaj lingvoj), s-ro Lotfi Ben Said el Institut national de la normalisation et de la propriété intellectuelle (Nacia Instituto por Normigado kaj Intelektaj Propraĵoj, Tunizio), s-ino Anna-Lena Bucher el Terminologicentrum TNC (Terminologia Centro, Svedio), s-ro Jan Hoel el European Association for Terminology EAFT (Eŭropa asocio por terminologio), kaj s-ro A Min Tjoa el Technische Universität Wien (Teknika Universitato de Vieno).

 

    UEA estis akceptita kiel membro de Infoterm en majo 2011.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments