El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto intervidiĝis kun sieraleona prezidento

| 2013-06-28
Bookmark and Share


S-ro Xi Jinping (dekstre) kaj s-ro Koroma 

 

    La 26-an de junio Xi Jinping, ŝtata prezidanto de Ĉinio, intervidiĝis kun Ernest Bai Koroma, sieraleona prezidento, en la Popola Halo de Pekino. S-ro Koroma venis al Ĉinio por ĉeesti al la 2-a Forumo por la Monda Paco.

 

    Xi Jinping diris, ke dum multaj jaroj la socio de Sieraleono estas en stabileco, kaj la ekonomio -- en rapida disvolvo. Tio montras la antaŭeniĝan tajdon de la tuta Afriko, kaj pri tio ni kore ĝojas. Ekde la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sieraleono, la du landoj restas ĉiam sincere amikaj kaj helpas unu la alian. La rilatoj inter la du landoj senĉese evoluas. Ĉinio volas kune kun Sieraleono plifortigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, senhalte krei akordan punkton de pli multaj interesoj kaj serĉi kreskan punkton de kunagado por la komuna disvolviĝo.

 

    Xi Jinping montris, ke Ĉinio sincere deziras al la sieraleona flanko frue realiĝi sian prosperon, la ĉina flanko volas subteni la disvolviĝon de Sieraleono en la kampoj kultura, eduka kaj higiena kaj liveri al ĝi laŭ sia eblo helpojn. Ĉinio kuraĝigas kompetentajn ĉinajn entreprenojn reciprok-favore kunlabori kun la sieraleona flanko en la infrastrukturo konstruado, min-industrio, telekomunikado, agrikulturo kaj en aliaj kampoj, kaj postulas ke la entreprenoj laŭleĝe faru komercajn operaciojn kaj pozitive reciproku al la loka socio de Sieraleono. Ĉinio esperas ke Sieraleono reale garantios la laŭleĝajn interesojn de la ĉinaj entreprenoj kaj konstruos stabilan kaj fidindan cirkonstancojn por la komercaj kunlaboroj inter la du landoj. Kaj Ĉinio volas kunlabori kun Sieraleono en la kampo de paco kaj sekurigo en la kadro de la "Propono pri la Ĉin-Afrika Partnero de Kunlaboro por la Paco kaj por la Sekurigo" kun la celo akceli la pacon kaj la stabilecon de Afriko.

 

    Koroma esprimis, ke s-ro Xi Jinping elektis Afrikon kiel la celo de sia unuafoja oficiala vizito ekster la lando, tio bone antaŭenpuŝas la disvolviĝon de la rilatoj inter Afriko kaj Ĉinio, kaj forte inspiras la afrikajn landojn kaj popolojn. La du landoj respektas kaj subtenas unu la alian, kaj jam akiris riĉajn fruktojn en la amikaj kunlaboroj en diversaj regionoj. Sieraleono dankas Ĉinion pro la subtenoj kaj helpoj, kaj volas plivastigi la kunlaboradon kun Ĉinio kiel partneroj de komunaj prosperoj. Sieraleono pluapaŝe bonigos la investajn kondiĉojn kaj bonvenigos pli multajn entreprenojn de Ĉinio veni al Sieraleono por fari kunlaborojn kun reciprokaj favoroj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments