El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Hindio diskutis pri problemo de la landlimo

| 2013-07-01
Bookmark and Share


Yang Jiechi (dekstre) kaj Menon

 


En la 16-a kunveno okazantan en Pekino 

 

   De la 28-a ĝis la 29-a de junio okazis en Pekino la 16-a kunveno pri la problemo de la landlimo inter Ĉinio kaj Hindio. Yang Jiechi, ĉina speciala reprezentanto kaj ĉina ŝtata konsilanto, kun Menon, hindia speciala reprezentanto kaj ŝtata sekura konsilanto, profunde interŝanĝis opiniojn pri la problemo de la landlimo inter Ĉinio kaj Hindio kaj aliaj komune zorgataj internaciaj kaj regionaj problemoj.

 

    La du flankoj rerigardis la laboron dum la lastaj 10 jaroj kaj procezon por solvi la landliman problemon, kaj esprimis, ke per paca intertrakto ili serĉos solvon justan kaj akceptiteblan por la du flankoj. Antaǔ ol solvi la problemon pri la landlimo inter la du landoj, la du flankoj kune konservos la pacon kaj la stabilecon de la landlima regiono.

 

    Ili opiniis, ke la du landoj komune profitas de la rapida disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio. La du flankoj devas daŭre komunikiĝi, plifortigi politikan interfidon, multigi kunlaboron kaj multflanke kunordigi por antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn.

 

    La du flankoj komune opiniis, ke la kunveno estis konstrua kaj fruktdona.

 

Redaktoro : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments