Ĉefpaĝo

Okazis enkonduka kurso de Esperanto por ĈIEG-anoj

| 2013-07-01
Nombro de mesaĝoj(0)


La afiŝo de la unua kurso

 


S-ro Usui gvidas la kurson

 


Kunfotiĝo de la ĉeestantoj

 

    La 28-an de junio okazis enkonduka kurso de Esperanto speciale por la membroj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) en la kunvena ĉambro de El Popola Ĉinio (EPĈ). La kurson ĉinlingve gvidis s-ro USUI Hiroyuki, japana redaktoro de EPĈ kaj membro de la Akademio de Esperanto. Kaj al ĝi ĉeestis s-ro Pietro Fiocchi, itala redaktoro de EPĈ (lia rubriko tuj aperos en nia retpaĝo), kaj s-ro YOKOTA Yukinori, japana raportisto kaj redaktoro de la gazeto Whenever Pekino. En la kurso partoprenis ne nur EPĈ-anoj, sed ankaŭ dekkelke da ĈIEG-anoj.

 

    Unue, s-ro Usui faris mallongan klarigon pri la apartaj karakterizaĵoj de Esperanto kaj menciis, ke Esperanto estas lingvo praktike uzebla por ĉiuj el malsamaj nacioj aŭ gentoj.

 

    Sekve li prezentis videon pri tri esperantistoj, inter kiuj unu venis el Koreio kaj du el Japanio, en la video ili entuziasme salutas la spektantojn kaj invitas ilin al la 32-a Komuna Esperanto-Seminario inter junuloj de orientaziaj landoj okazonta en la fino de la kuranta jaro. Tio tuj vekis la intereson de la komencantoj.

 

    Poste ekiris la instruado. S-ro Usui faris laŭtlegon pri Esperantaj vortoj unu post alia kaj la partoprenantoj tion ripetis. La kunvenejo fariĝis etosplena kiam li mane levis bildopaperojn kaj ekgvidis lingvajn ludojn pri la Esperantaj vortoj kaj simpla gramatiko.

 

    Fine la kursanoj kunfotiĝis post sia lernado de unu kaj duonan horojn.

 

    Laŭplane EPĈ okazigos la kurson posttagmeze de ĉiu vendredo. Ni esperas, ke pli kaj pli multaj homoj, ne sole la ĈIEG-anoj, interesiĝos pri Esperanto kaj venos por lerni la lingvon Esperanto.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments