El Popola Ĉinio>头条新闻>

La hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la Ĉina Mararmeo faras unuafojan viziton al Maldivoj

| 2013-07-02
Bookmark and Share


La hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la Ĉina Mararmeo atingis la kajon en Maleo. 
 

Lokaj popolanoj bonvenigas la hospitalan ŝipon "Paca Arkeo" ĉe la kajo en Maleo. 

 

    Antaŭtagmeze de la 29-a de junio la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la Ĉina Mararmeo atingis la kajon en Maleo, ĉefurbo de Maldivoj, kaj komencis 6-tagan viziton kaj humanisman kurac-servon.

 

    Tio estas la unua fojo por militŝipo de la Ĉina Mararmeo viziti Maldivojn post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Maldivoj en la jaro 1972, kaj estas la unua fojo ankaŭ por la ĉina kuractaĉmento fari humanisman kurac-servon en Maldivoj.

 

    Maldivoj estas la dua stacio de la tasko "harmonia misio 2013". Dum restado en Maldivoj la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" faros vastan kurac-servon sur la hospitala ŝipo kaj sendos 10 filiajn kurac-taĉmentojn por fari migrantan kuracadon al 8 insuloj en suda, meza kaj norda Maldivoj per ŝip-portataj helikopteroj, aviadiloj kaj rapidaj ŝipoj. Krome sur la hospitala ŝipo oni faros trejnadon de kuracistoj kaj flegistinoj, ĉinaj kuracistoj faros operaciojn kune kun lokaj kuracistoj. La hospitala ŝipo sendos kuractaĉmentojn al orfejoj, maljunulejoj kaj elementaj lernejoj por fari kuracan servon kaj donacadon.

 

    La hospitala ŝipo "Paca Arkeo" ekveturis de la milithaveno en la urbo Zhoushan de Zhejiang-provinco la 10-an de junio por fari viziton kaj kurac-servon al 8 landoj de Azio. Post fino de la vizito al Maldivoj la ŝipo veturos al Golfo Adeno por liveri kuracan servon al eskortaj oficiroj kaj soldatoj de diversaj landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments