Ĉefpaĝo

Nurenbergo: Duobla jubileo

| 2013-07-02
Nombro de mesaĝoj(0)

Teksto de Martin Sawitzki kaj foto de Alfred Schubert

 

 

    Por esperantoparolanto la jaro havas kelkajn regulajn gravajn datojn: la renkontiĝoj dum Novjaro, la apero de la plej ŝatata gazeto kaj la ĉiujara kunveno de la landa asocio. La Germana Esperanto-Kongreso okazas ĉiam dum Pentekosto, ĉi-jare la 17-an ĝis la 20-an de majo. Ĉi-foje la grupo de Nurenbergo invitis pasigi kvar tagojn kun riĉa programo, kaj 170 homoj sekvis tiun inviton, multaj el la najbaraj landoj, sed venis partoprenantoj eĉ el Usono kaj Tajvano de Ĉinio.

 

    La nurenberganoj tre ĝojis pri tio, ĉar tiu kongreso estis duobla jubileo. Ĝi estis la 90-a inter la germanaj kongresoj, kaj ĝi okazis en la jaro de la 125-a datreveno de nia grupo – la plej malnova Esperanto-grupo en la mondo. Ĝi Esperantiĝis en 1888.

 

    Nurenbergo havas riĉan historion kaj rilate al Esperanto kaj al la ĝenerala mondo. Vi aŭdis pri ĝia malfacila rolo dum la Tria Regno kaj post la dua mondmilito. Sed kion vi scias pri ĝia longa historio? Ĉu vi sciis, ke ĝi estis unu el la ĉefproduktejoj de ludiloj? Ke oni en Nurenbergo konstruis la unuan fervojon sur la Eŭropa kontinento? Ke ĝi estis tre grava komerca urbo? Aŭ ke sub la urbo troviĝas multegaj tuneloj kiujn oni uzis por fermenti kaj stoki bieron?

 

    Kadre de tio la elekto de la kongrestemo estis facila: "Pioniroj kaj Vizioj". Kaj vere venis la pioniroj kaj viziistoj! Ni bonvenigis la antaŭan UEA-prezidanton prof. Humphrey Tonkin, kiu solene enkondukis nian kongreson. Prof. Martin Haase festprelegis pri la historio de Esperanto en Nurenbergo.

 

    La Esperantisto de la jaro 2012 Peter Baláž plurfoje prezentis projektojn de E@I kaj la Esperanta Vikipedio. Unu prelego estis farita virtuale el Kanado: ĉar Jean Codjo ne povis persone veni por prezenti sian projekton de lernejo en Benino per "Skype". Fine de la kongreso prof. Tonkin faris subtenan aŭkcion kiu kolektis preskaŭ 500 eŭrojn por tiu subtenenda projekto.

 

    Estis aliaj prelegoj pri pioniroj kiel Joachim Giessner – grava germana Esperantisto-fervojisto, kaj pri la nurenbergano Albrecht Dürer – mondfama artisto kaj matematikisto.

 

    Sed ni ne nur viziumis. Ankaŭ okazis tre praktikaj programpunktoj. Dum la jarĉefkunveno GEA elektis novan prezidanton, Sebastian Kirf, kiu jam delonge aktivas multflanke pri Esperanto kaj regule gvidas Esperanto-kursojn en sia altlernejo en Emden. Kunvenis fakgrupoj, kiel AGEI, kaj sub gvido de Zsófia Kóródy kun Peter Zilvar okazis KER-ekzamenoj.

 

    Post tiom da laborado kaj pensado ni bezonis distran vesperan programon. Venis Ĵomart kaj Nataŝa por muzikumi kaj Saša Pilipović kun sia teatraĵo pri Galileo. Por danciga muziko zorgis DĴ Leo.

 

    Sam-tempe kaj -loke kun la kongreso okazis la junulara aranĝo "Kekso", kiu celas al novaj interesitoj en la germana junularo. Ili sukcese lernis nian lingvon kaj partoprenis en kelkaj programpunktoj.

 

    Ni ofertis ekskursojn por montri la vidindaĵojn de Nurenbergo. Okaze de la jubileo de nia grupo okazis festa akcepto en la urbodomo kun honoraj paroloj kaj bela manĝaĵo. Poste ni vizitis nian novan Esperanto-arbon, kiu feliĉe ne nur troviĝas centre en la urbo, sed eĉ antaŭ unu el niaj regulaj renkontiĝlokoj. Nun ni ĉiam povas renkontiĝi en la urbo ĉe la Esperanto-arbo.

 

    Multaj el vi certe antaŭe aŭdis pri nia kongreso, ĉar, preparante ĝin, ni invitis sendi al ni salutojn el la tuta mondo. Kaj ni tre ĝojis pri la riĉa rezulto. En la kongreso ni prezentis ilin, kaj individue vi povas rigardi ĉiun saluton en la retejo de La Balta Ondo.

 

    Ni ĝojis gastigi la Germanan Esperanto-Kongreson en Nurenbergo kaj deziras bonan sukceson al la venonta, kiu okazos en Erfurto.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments