Ĉefpaĝo

La unua prelego okazinta en E-Muzeo en Ĉinio

| 2013-07-02
Nombro de mesaĝoj(0)

Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao


Fraŭlino Gao Hui en prezido de la prelego  

 


S-ro Semio en prelego pri sia vizito al Japanio  

 

    En la posttagmezo de la 27-a de junio, s-ro Semio (Sun Mingxiao) faris la prelegon pri sia vizito al Japanio. Tio estas la unua prelego okazinta en Esperanto-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio.

 

    Fraŭlino Gao Hui, la ĝenerala sekretario de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo, prezidis la prelegon. Pli ol 20 personoj aŭskultis la prelegon, inkl. de s-ro Sasaki Teruhiro, membroj de la menciita organizo kaj tiuj de la Esperanto-Asocio en la universitato.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments