El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazos ĉina-rusa mararmea manovro

| 2013-07-03
Bookmark and Share


Ĉinaj soldatoj en la militŝipo 

 


Ĉina mararmeo faras varman adiaŭan ceremonion.  

 

    La 1-an de julio ĉina mararmea militŝiparo ekveturis de Qingdao al Rusio por partopreni en la ĉina-rusa mararmea manovro kun la kodo "mara uniĝo '2013", kio estos la unua komuna manovro de la ĉina mararmeo sen protekta sistemo en alilando.

 

    Okazos la manovro de la 5-a ĝis la 12-a de julio en la japana maro. Ĉinio kaj Rusio totale havas 18 militŝipojn, 1 submarŝipon, 3 aviadilojn, 5 helikopterojn kaj 2 grupojn da soldatoj. La militŝipoj ĉefe manovros pri komunaj mar-aera defensivo kaj defendo de mara trafik-arterio, inkluzive de objektoj de la komuna eskorto, maraj serĉo kaj savo, anti-submara taktiko, kaj komuna strebo por savo de piratitaj ŝipoj. Ankaŭ okazos manovro pri surmara uzado de armiloj kaj surmara revuo.

 

    Dum la manovro, la ĉina ŝiparo atingos la rusan havenon Vladivostoko, kie la duflankaj estroj havos intersidiĝon kaj la soldatoj -- aktivadojn. Du ŝipoj partoprenantaj en la manovro estos malfermitaj al la duflankaj soldatoj kaj al la rusa popolo.

 

    En la jaro 2012, sukcese okazis la ĉina-rusa mararmea manovro kun la kodo "mara unuiĝo '2012".

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments