Ĉefpaĝo

Trejn-Centro por Muzeo-Esplorado de IKM Ĉinio

| 2013-07-03
Bookmark and Share


Han Martin Hinz (la unua de maldekstre) kaj Shan Jixiang (la unua de dekstre) kune inaŭguras la centron.

 

    Matene de la 1-a de julio la Trejn-Centro por Muzeo-Esplorado de la Internacia Konsilio de Muzeoj (IKM) estis oficiale starigita en la Palaca Muzeo, Pekino. La centro celas fortigi la kapablon de naciaj muzeoj en evoluantaj landoj, precipe en la azia-pacifika regiono. Song Jirong, vickuratoro de la Palaca Muzeo, estis nomumita kiel direktoro de la centro.

 

    La Internacia Konsilio de Muzeoj estis fondita en la jaro 1946 kun stabejo en Parizo. La centro en Pekino estas la unua trejn-centro establita de la Internacia Konsilio de Muzeoj en Ĉinio.

 

    Han Martin Hinz, prezidanto de IKM, kaj Shan Jixiang, kuratoro de la Palaca Muzeo, kune subskribis kadran interkonsenton pri starigo de la centro. La centro havas kvar ĉefajn funkciojn: integri resursojn pri konstruado kaj disvolvado de diverslandaj muzeoj; disvolvi efikajn modelojn de muzeaj konstruado kaj disvolviĝo en malsamaj kulturoj kaj malsamaj regionoj; organizi kaj efektivigi trejn-programojn por fortigi la kapablon de la ĉinaj muzeoj; liveri profesiajn trejn-programojn por membroj de IKM en evoluantaj landoj precipe en azi-pacifikaj landoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments