Ĉefpaĝo

Entuziasmiga renkontiĝo en Oliva, Hispanio

| 2013-07-03
Nombro de mesaĝoj(0)

de Xavier Alcalde

 

 

 

    Kvindeko da homoj el tre diversaj aĝoj partoprenis la Valencian Esperanto-Renkontiĝon okazinta en Oliva, Hispanio, dum la pasinta semajnfino (la 22-a ĝis la 23-a de junio). La partoprenantoj venintaj el la tuta lando, la ŝtato, kaj eĉ el Germanio kaj Italio, ĝuis freŝan perspektivon de la internacia lingvo en tre agrabla somera etoso. La junaj organizantoj atingis kontaĝi sian energion kaj entuziasmon en tre diversaj programeroj kiaj surplaĝa volejbala konkurso inkluzivanta malstreĉigan gimnastikon, kompleta kaj amuza vizito al la valencia urbo, emocia aera surprizo aŭ peĉakuĉado.

 

    Krome, la partoprenanoj reliefigis la gastronomian kvaliton de la renkontiĝo, kie tradicia rizo ne mankis. Rilate al kulturaj aspektoj menciindas, ke Pere, Maria Dolors kaj Alfons meritoplene gajnis la premion en tre konkurita konkurso pri poezio en la kataluna kaj en Esperanto. Ana Manero kompletis la literaturan vesperon per legado de poemoj de la Ibera Skolo. En tiu evento oni prezentis la novan asocion, Valencia Esperanto-Asocio, kiu naskiĝas kun la celo grupigi la esperantistojn de Valencilando.

 

(el esperanto.cat)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments