El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wang Yi intervidiĝis kun John Forbes Kerry

| 2013-07-04
Bookmark and Share


Wang Yi (maldekstre) intervidiĝas kun John Forbes Kerry. 

 

    La 1-an de julio ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi, kiu ĉeestas la Konferencon de la Ministroj pri Eksteraj Aferoj de la 10 Membrolandoj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio kaj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, intervidiĝis kun ŝtata sekretario de Usono John Forbes Kerry en Bandar-Seri-Begavano, ĉefurbo de Brunejo.

 

    Wang Yi diris, ke la nov-tipaj rilatoj inter grandaj landoj ne estas por komune regi, sed estas por reciproke kompletigi avantaĝojn, ludi respektivan rolon, montri animon de la grandaj landoj, fari ĉiuflankajn kunlaborojn kaj kontribui por la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo. Tio estas respondeco, kiun Ĉinio kaj Usono devas sur sin preni. Ĉinio kaj Usono devas pozitive kaj ĉiuflanke efektivigi la komunan konon atingitan de la dulandaj ŝtatestroj, plenumi la spiriton pri "ne konflikti, ne kontraŭi, reciproke respekti, kunlabori kaj komune gajni en ĉiuj flankoj de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono por akceli reciprokan fidon, profundigi kunlaborojn kaj bone trakti malakordojn". En la venonta periodo Ĉinio kaj Usono devas bone okazigi la strategian kaj ekonomian dialogon inter si, la konsiliĝon pri kulturoj kaj edukado inter superuloj de la du landoj, teni la bonan tendencon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kune kreitan de la dulandaj gvidantoj.

 

   John Forbes Kerry diris, ke estis sukcesa la intervidiĝo de la ŝtatestroj de Usono kaj Ĉinio okazinta en la pasinta monato. Ĉinio estas granda potenca lando, Ĉinio kaj Usono devas plue disvolvi la rilatojn inter la du landoj kaj ne devas retroigi la rilatojn. Ĉinio kaj Usono povas pli bone kunlabori en multaj gravaj tutmondaj aferoj. Usono esperas, ke sukcesos la strategia kaj ekonomia dialogo inte Ĉinio kaj Usono, kiu okazos baldaŭ. Usono volontas teni komunikadon kun Ĉinio kaj malfermi novajn kunlaborojn en la klimata ŝanĝiĝo, puraj resursoj kaj en aliaj aferoj.

 

    Wang Yi urĝis Usonon singardeme trakti gravajn sentemajn aferojn pri Taiwan, Tibeto kaj Xinjiang.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments