El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis komerca diskonigo kadre de Kunveno de Lokaj Gvidantoj inter Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj

| 2013-07-04
Bookmark and Share


En la foto-ekspozicio 

 

    La 2an de julio en Chongqing inaŭguriĝis komerca eksponado kaj diskonigo kadre de la Kunveno de Lokaj Gvidantoj inter Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj.

 

    Centr- kaj orient-eŭropaj landoj kaj regionoj de Ĉinio respektive okazigis kunsidojn por diskonigi siajn komercajn kaj investajn programojn. Albanio, Bulgario, Kroatio, Ĉeĥio, Pollando, Rumanio kaj aliaj entute 16 centr- kaj orient-eŭropaj landoj kaj Pekino, Chongqing, Tianjin, Interna Mongolio, Zhejiang kaj aliaj sume 15 ĉinaj urboj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj prezentis siajn proprajn programojn.

 

    En la sama tago en Chongqing malfermiĝis foto-ekspozicio titolita "tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj", kiu bildigas la pasintecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj tiuj eŭropaj landoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments