Ĉefpaĝo

Sukcesa varbagado por Esperanto en Germanio

| 2013-07-04
Nombro de mesaĝoj(0)

 

 

    En majo kaj junio en pluraj urbaj kaj regionaj eventoj ekz. en Göttingen kaj Bad Lauterberg, Germanio, montris sin agadantoj, klubanoj, geamikoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH) por prezenti Esperanton al vasta publiko, montri la internacian uzeblon de la pontlingvo Esperanto, informi la loĝantaron pri justa komunikado kaj allogi junulojn, pliaĝulojn lerni la internacian lingvon en lingvokursoj de ICH/Germana Esperanto-Centro. La prezenteblo de la internacia lingvo, la starigo de informbudo, tablo en tiuj gravaj eventoj estas ankaŭ bona rezulto de konstanta kaj stabila kunlaboro inter ICH kaj diversaj lokaj kaj regionaj kluboj, asocioj, lernejoj kaj aliaj institucioj. Dank' al niaj aktivaj klubanoj, helpemaj geamikoj Esperanto ricevas pli kaj pli da atento ne nur en Herzberg sed ankaŭ en la tuta regiono.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments