El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yili kaj DFA fariĝis strategiaj partneroj

| 2013-07-05
Bookmark and Share


Plenuma ĝeneral-direktoro de la grupo Yili Zhang Jianqiu (dekstre) kaj ĉef-administranto de DFA Rick Smith manpremas post subskribo de interkonsento. 

 

    La 3an de julio la laktoprodukta grupo Yili de Ĉinio kaj DFA, la plej granda lakt-kompanio de Usono, kune deklaris, ke ili subskribis memorandon pri kunlaboro, kaj oficiale fariĝis strategiaj partneroj. Tio estas la plej grava strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono en la lakt-industria historio.

 

    DFA, la plej granda lakt-kompanio en Usono, havas 18 000 grandajn farmejojn en 48 usonaj ŝtatoj. Ĝiaj produktoj estas eksportataj al Meksiko, Eŭropo, Centra Ameriko, Suda Ameriko, Azio, Mez-Oriento kaj al landoj ĉirkaŭ Pacifiko. Tiu firmao estas unu el la plej bonkvalitaj lakt-kompanioj en la tuta mondo. La grupo Yili en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio estas nuntempe la plej granda lakt-produkta entrepreno kun plej kompletaj produktlinioj en Ĉinio. Kiel la sola lakt-kompanio ĝi servis al la Pekinaj Olimpikoj kaj la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Ĝi estas unu el la ĉinaj lakt-kompanioj plej konataj en la mondo.

 

    Usono estas unu el la landoj kun plej moderna lakt-industrio, kaj Ĉinio estas la plej rapide kreskanta lakt-merkato. Partnereco de Yili kaj DFA havas simbolan signifon por la disvolvado de la dulandaj lakt-industrioj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments