El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina ŝiparo, kiu partoprenos en la Surmara Komuna Milita Ekzercado en 2013, trapasis la markolon Tsushima

| 2013-07-05
Bookmark and Share

 
La ŝiparo de la Ĉina Mararmeo faras trejnadon pri navigado en unu kolumno.
 

Signalsoldatoj de la ĉina ŝipo Shenyang hisas signalflagon por ŝanĝi formacion. 

 

    La 3-an julio la ĉina ŝiparo konsistanta el sep ŝipoj, kiu partoprenos en la Surmara Komuna Milita Ekzercado en 2013, trapasis la markolon Tsushima kaj eniris en la japanan maron.

 

    La markolo Tsushima troviĝas okcidente de la norda Pacifiko, sudokcidente de la japana insularo kaj inter la insuloj Tsushima kaj Iki. Ĝi kun longeco de pli ol 200 kilometroj estas grava surmara nodo de la japana maro al la Orienta Maro kaj al la Flava Maro, kaj tiu por eniri en kaj eliri el la Pacifiko. Pro sia grava trafika strategia situacio, de la antikveco ĝi estas grava pasejo por komerca komunikado kaj kultura interŝanĝo inter ĉirkaŭaj landoj.

 

    De la 1-a de julio post kiam la milit-ekzerca ŝiparo de la Ĉina Mararmeo ekveturis de Qingdao, Shandong-provinco en orienta Ĉinio, al Rusio por partopreni en la Surmara Komuna Milita Ekzercado inter Ĉinio kaj Rusio en 2013, la ŝiparo spertis nebulegajn veterojn kaj malbonajn kondiĉojn sur maro. Sub komandado de la komandejo, kadre de la taskoj de la ĉi-foja Komuna Milita Ekzercado, la ŝiparo faris pli ol 10 kontraŭecajn trejnojn, kiaj navigado, pafado de subkanono kontraŭ ĉielo, proviantado en navigado, atakado de misiloj ktp.

 

    Yang Junfei, komandanto de la ŝiparo kaj vickomandanto de la Nord-Mara Floto, diris, ke laŭ la normo de la aktuala milito la ŝiparo aranĝis navigadon, bataladon, proviantadon, savadon, riparadon, administradon kaj aliajn ĉenerojn, strikte organizis trejnado kun multaj malfaciloj kaj granda intenso. La trejnado altigis la trejnan nivelon de la armeo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments