El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ekspozicio Holokaŭsta Koncentrejo de Germanaj Nazioj -- la koncentrejo Auschwitz inaŭguriĝis en Pekino, Ĉinio

| 2013-07-08
Bookmark and Share


Vizitanto antaŭ la kandela muro en la ekspozicio 

 

    La 7-an de julio solene inaŭguriĝis la ekspozicio Holokaŭsta Koncentrejo de Germanaj Nazioj -- la koncentrejo Auschwitz en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. Samtempe, la 7-a de julio de la kuranta jaro estas la 76-a datreveno de Lugouqiao-evento*, la ekspozicion kune okazigis la Memoriga Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la la Ĉina Popolo, la Ŝtata Memor-muzeo Auschwitz-Birkenau de Polando kaj la Ŝanhaja Muzeo de Judaj Rifuĝintoj.

 

    La ekspozicio havas 2 areojn pri la historio de la koncentrejo Auschwitz kaj la aferoj de judaj rifuĝintoj en Ŝanhajo. La fotoj, bildoj kaj aliaj pentraĵoj en la ekspozicio pri birdrigardo de la koncentrejo, unua grupo de la alsenditaj viktimoj, judaj infanoj enirontaj al la venen-aera ĉambro kaj tiel plu montris tion, kiel la Nazi-a Germanio agresis kaj okupis Polandon kaj ĝiajn politikojn al la judoj. Krome, la ekspozicio eksponis al la publiko originon de la koncentrejo, vivajn kondiĉojn en la koncentrejo, ekipaĵojn por plenumi la holokaŭston, sklavan laborigon al judoj, medicinajn eksperimentojn per judoj kaj aliajn punojn, turmentojn kaj mortigojn al la virinoj, geknaboj kaj sovetuniaj militkaptitoj en la koncentrejo.

 

    La gvidistoj de la ekspozicio speciale faris konigon, ke sinjoro He Fengshan, ĉina diplomato en la Ĉina Respubliko (1912-1949) disdonis ĉinajn vizojn al multaj judoj en Aŭstrio sub persona danĝero, tio donis vivajn ŝancojn al miloj da judoj. Oni vokis la vizojn "viviga vizo".

 

    Shen Qiang, estro de la Memoriga Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo, diris, ke li esperas pluapaŝe plimultigi la kunlaborojn inter la muzeoj pri la Dua Mondmilito pere de la ĉi-foja ekspozicio por kune kontribui al la antaŭenpuŝiĝo de kultura interŝanĝado inter diversaj landoj ĉe neregistara flanko kaj al la monda paco.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

    Klarigo :

 

    * Lugouqiao-evento estis okazigita, ĉe la ponto Lugouqiao proksime de Beiping (la nuna Pekino) en la 7-a de julio de 1937, de la japanaj agresantoj kun la celo aneksi la tutan Ĉinion, kiu markis la komenciĝon de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo.

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments