Ĉefpaĝo

Ĉinio kaj Svisio subskribis en Pekino la kontrakton pri libera komerco

| 2013-07-08
Bookmark and Share


Li Keqiang (dekstre) intervidiĝas kun Johann Schneider-Ammann. 

 

    La 6-an de julio okazis en Pekino la ceremonio por subskribi la Ĉina-Svisan Kontrakton pri Libera Komerco. En la sama tago Li Keqiang, ĉina ĉefministro, intervidiĝis kun Johann Schneider-Ammann, konsilanto de la Svisa Federacio kaj estro de la Svisa Federala Departemento de Ekonomiaj Aferoj. Dum la intervidiĝo Li Keqiang diris, ke la kontrakto estas altnivela kaj enhavo-riĉa kontrakto pri libera komerco, kaj tio estas la unua kontrakto pri libera komerco subskribita de Ĉinio kaj lando de la kontinento de Eŭropo. Li diris ankaŭ, ke la subskribo de la kontrakto havos pozitivan ekzemplan efikon por kunlaboroj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj sendis al la mondo fortan signalon pri opono kontraŭ la komerca protektismo.

 

    Nuntempe Ĉinio estas la unua granda komerca partnero de Svisio en Azio kaj Svisio estas la 8-a granda komerca partnero de Ĉinio en Eŭropo. De januaro ĝis majo de la kuranta jaro la komerca sumo de la du flankoj atingis 22.89 miliardojn da usonaj dolaroj. Johann Schneider-Ammann diris, ke la kontrakto pri libera komerco ellaboris por Ĉinio kaj Svisio kadron pri sistemoj por antaŭvidebla ekonomia kaj komerca interkomunikado.

 

    Gao Hucheng, ĉina ministro pri komerco, esperas, ke Ĉinio faros similajn kunlaborojn kun aliaj landoj en Eŭropo eĉ kun la Eŭropa Unio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments