Ĉefpaĝo

En la "Internacia Kultura Vilaĝo" ĉe la piedo de la Granda Muro

| 2013-07-08
Bookmark and Share

    Sude de la Granda Muro Mutianyu prosperas arbaro, en kiu serpentas vojeto pavimita el ŝtonaj platoj. Ambaŭflanke de la vojeto sidas vilaĝaj kortoj kaj modestaj kaj modernaj. En la brizo flirtas aromoj de floroj kaj herboj. Fremdlandanoj vivantaj en la urbocentro de Pekino hazarde trovis tiun ĉi kvietan lokon kaj sinsekve venis tien por lui domojn. Iom post iom la afero disvastiĝis, kaj ĉiuj, kiuj ekskursis al la loko, ĝin aplaŭdis.

 


Diverslandaj naciaj flagoj ĉe la enirejo de la vilaĝo 

 

    Ĉe la enirejo de la vilaĝo Mutianyu staras blanka skulptaĵo "Mondo en Komuna Ĝojo". Kvar blankaj homfiguroj brakumantaj unuj la aliajn simbolas amikecon kaj kuniĝon. Ĉe la enirejo de la vilaĝo estas tereno por hisi naciajn flagojn. Tie flirtas en vento 12 naciaj flagoj. 

 

    La beleco de la vilaĝo kuŝas en tio, ke ĝi konservas la integrecon de la originala stilo de la montaj loĝdomoj de Huairou, kiujn oni ne detruis, sed nur rekonstruis por la media administrado.

 

    La rekonstruo de la montaj loĝdomoj estis farita laŭ la tute nova dezajna koncepto de s-ro Jim Spear el Usono. 60-jara Jim Spear iam studis pri dezajnado. Post alveno al Ĉinio kune kun sia ĉina edzino Tang Liang antaŭ 10 jaroj, li studis pri la politika ekonomiko en la Pekina Universitato. En la jaro 2005 la geedzoj ekskursis al la Granda Muro Mutianyu kaj hazarde rimarkis, ke la vilaĝo, kiu portas la saman nomon Mutianyu, distancas de la Granda Muro nur je unuhora veturado. La tieaj junuloj eliris por labori aliloke, pro tio multaj loĝdomoj en la vilaĝo estis vakaj. En la jaro 2006, la geedzoj luis la forlasitan elementan lernejon ĉe la enirejo de la vilaĝo kaj ĝin faris kamparana restoracio kun la nomo Eta Ĝardeno.

 

    La korto de la restoracio komplete konservas originalan eksteron de la domo. "Ni insistas pri la principo de transformo sen tuŝi la originalan eksteron nek ĝian strukturon, kaj daŭre uzas la brikojn, ŝtonojn kaj aliajn materialojn uzeblajn," diris Jim Spear. "Tiele, oni ne nur ŝparis materialojn, sed ankaŭ kontinuigas la rakonton de la malnova domo, kaj la gastoj venintaj al la vilaĝo povas senti originalecon de la malgranda vilaĝo." La restoracio Eta Ĝardeno havas la duan etaĝon, kiu estas fakte tereno sub la libera ĉielo. Tie oni povas ĝui la monton kaj ĉirkaŭaĵon kun pinoj kaj cipresoj, gustumante bongustajn kaj delikatajn frandaĵojn okcidentajn. En la korto flirtas en vento ruĝa flago kun kvin steloj.

 


Usonano Jim Spear kaj lia nova kamparana loĝdomo 

 

    Ekster la Eta Ĝardeno estas granda parkejo kaj tereno por amuzado pavimitaj per malgrandaj ŝtonetoj, kie sidas ŝtonaj tabloj kaj seĝoj por ke turistoj povu sin ripozigi. Najbare de la restoracio estas loĝdomo, ankaŭ kiu estis rekonstruita de la mastroj de la Eta Ĝardeno. Antaŭ la pordo sidas ŝtona muelilo kaj ambaŭflanke de la pordo -- blokoj el ŝtono; en la domo instaliĝas eŭropstila kameno. Ĉi tie kunfandiĝas gustoj orientaj kaj okcidentaj. 

 

    La vilaĝa stilo de la restoracio, kiu fandiĝas kun la naturo kaj la historio, ege plaĉas al ĉiuj ĝiaj klientoj.

 


En la restoracio Eta Ĝardeno 

 

    Krom la Eta Ĝardeno, s-ro Jim Spear kaj lia edzino funkciigas nun ankaŭ aliajn restoraciojn ĉinan kaj okcidentan respektive. Ili dungis ĉefkuiriston el Kanado, varbis el Francio direktoron por la gastoĉambroj, tie servas ankaŭ studento-praktikantoj el Hindio, Aŭstrio kaj Usono. La ĉinaj kaj alilandaj turistoj, kiuj venas al la Granda Muro Mutianyu, povas ĝui kafon kaj bongustajn ĉinajn pladojn ĉe la piedo de la montaro, aprecante la belecon de la Granda Muro Mutianyu. En la tieaj restoracioj ĉiuj pladoj estas preparitaj el la freŝaj legomoj kultivitaj en la loko. 

 

    En la sekvantaj jaroj, la loko altiris al si pli ol 30 fremdlandanojn el 12 landoj, tie ili vivas kaj entreprenas komercadon. Oni diras, ke ankaŭ ili renovigas siajn loĝdomojn laŭ la dezajno de s-ro Jim Spear -- konservi la originalecon de la domoj, aldoni al ili okcidentajn elementojn kaj integri ilin kun la natura pejzaĝo ĉirkaŭe. Kun pliiĝo de la transformo de malnovaj kamparaj loĝdomoj en la vilaĝo, ankaŭ la "teritorio" de la Internacia Kultura Vilaĝo de la Granda Muro estas plivastigita kaj nun ĝi kovras la vilaĝon Mutianyu kaj la kvar vilaĝojn ĉirkaŭajn. Ĝia totala areo atingis 17.8 kvadratajn kilometrojn.

 

    En la vilaĝo Beigou konstruita laŭ la montdeklivo en nordo de la vilaĝo Mutianyu, la malnovaj loĝdomoj estis riparitaj tute kiel la malnovaj, tiele la vilaĝo gardas ankoraŭ sian antikvecon, modestecon kaj kvietecon. Estas agrable promeni laŭ la vilaĝa vojeto borderita de loĝdomoj el bluverdaj brikoj kaj nigraj tegoloj, similaj al tiuj en la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911).

 

    En la vilaĝo estis forlasita tegolo-fabrikejo. Nun ĝi funkcias kiel kampara hotelo, konservante sian originan aspekton eksteran laŭ la rekonstrua dezajno de s-ro Jim Spear. Veninte al la vilaĝo Beigou, oni povas vidi la laŭvente flugantan ruĝan flagon kun kvin steloj alte super la hotelo. Tiu ĉi nacia flago brile okulfrapas en la malgranda montvilaĝo ĉirkaŭita de la montaro plena de prosperaj verdaj vegetaloj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments