El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina tenisistina duopo ĉampioniĝis en Wimbledon

| 2013-07-08
Bookmark and Share

 
Peng Shuai (dekstre) kaj Lia-Wei Hsieh (maldekstre) ricevas ĉampionecon de virina duopo en la Wimbledon-a Teniskonkurso '2013.
 

Lia-Wei Hsieh (malantaŭe) serviras en la Wimbledon-a Teniskonkurso '2013. 

 

    La 7an de julio (laŭ la pekina tempo) en Londono okazis la finalo de virina duopo en la Wimbledon-a Teniskonkurso '2013. La oka virina sem-duopo de la konkurso Peng Shuai el la ĉina ĉeftero kaj Lia-Wei Hsieh el Taiwan gajnis la unuan ĉampionecon de la grandŝlema konkurso en sia kariero, venkinte la aŭstralian duopon Ashleigh Barty kaj Casey Dellacqua per la rezulto de 7 kontraŭ 6 (7 kontraŭ 1) kaj 6 kontraŭ 1.

 

    Post sep jaroj ĉinaj sportistoj denove triumfis en Wimbledon, unu el la kvar konkursoj de granda ŝlemo. En la jaro 2006 la ĉina duopo Zheng Jie kaj Yan Zi kroniĝis respektive en la Aŭstralia Teniskonkurso kaj la Wimbledon-a Teniskonkurso. Kiel la oka sem-duopo Peng Shuai kaj Lia-Wei Hsieh drame gajnis la unuan partion. La duopo Ashleigh Barty kaj Casey Dellacqua, subĉampiono de la ĉijara Aŭstralia Teniskonkurso, antaŭis per 5 kontraŭ 3 kaj akiris la parti-punkton. Fronte al la malfacila situacio Peng Shuai kaj Lia-Wei Hsieh gajnis sekvajn tri ludojn, kaj renversis la poentaron ĝis 6 kontraŭ 5. Tamen la 12a semo Ashleigh Barty kaj Casey Dellacqua strebis kaj faris la rezulton egala, kaj la konkurso iris en la sepan ludon. Poste, Peng Shuai kaj Lia-Wei Hsieh sukcese gajnis la unuan partion. La matĉo daŭris 62 minutojn.

 

    En la gazetara konferenco post la matĉo, Lia-Wei Hsieh ŝercis: "Mi volas retiriĝi, kaj diri 'ĝis revido' al vi ĉiuj. Mi jam atingis mian celon kaj deziras lasi la plej bonan momenton ĉi tie."

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments