El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda Pando Yuanyuan naskis sian idon en Taibei, ĉefurbo de la provinco Taiwan de Ĉinio

| 2013-07-09
Bookmark and Share


Laborantoj zorgas la novnaskitan bebon de la grandaj pandoj Yuanyuan kaj Tuantuan. 

 

    La 6-an de julio la granda pando Yuanyuan naskis sian idon en la zoologia ĝardeno de Taibei, ĉefurbo de la provinco Taiwan de Ĉinio.

 

    Laŭ konigo de la laborantoj en la ĝardeno, ekde la 12-a de junio granda pando Yuanyuan manĝis evidente pli malmulte ol kutime kaj komencis la nest-konstruadon en la 28-a de la kuranta monato. La ĝardeno sciigis tion al la Esplora kaj Breda Centro de Grandaj Pandoj en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan de Ĉinio, post la analizo de sciencistoj, oni konkludis, ke la antaŭakuŝa tempo venas al la granda pando.

 

    Je la 16-a horo kaj 45 minutoj de la 6-a de julio granda pando Yuanyuan evidente maltrankviliĝis pro portempaj doloroj. Je la 20-a horo kaj 5 minutoj ĝi naskis sanan bebon, la ido de la granda pando laŭte ĝemis, la patrino per la buŝo portis ĝin en siajn brakojn.

 

    La ĝardeno jam sciigis tion al la centro por dividi la ĝojon kun la laborantoj kiuj amzorgis Yuanyuan antaŭ ĝia atingo al Taibei. Oni esprimis, ke la ĝardeno certe bone zorgos Yuanyuan, Tuantuan (la edzo de Yuanyuan) kaj la novnaskitan bebon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments