El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senviza 72-hora transito allogas fremdlandajn vojaĝantojn

| 2013-07-09
Bookmark and Share

Fremdlandaj turistoj en Ŝanhajo

 

    La 7an de julio raportisto informiĝis de la elir-enira kontrolejo de la ŝanhaja flughaveno, ke ses monatojn post validiĝo de la politiko "72-hora senviza transito por vojaĝantoj el iuj landoj", pli ol 5 800 fremdlandanoj ĝuis oportunecon de la politiko. La nombro stabile kreskas, kaj evidentiĝas la rolo eksciti la eniran turismon.

    En la 1-a de januaro 2013 Ŝanhajo komencis la politikon de 72-hora senviza transito por civitanoj el 45 landoj. Tio estas, ke vojaĝantoj el tiuj 45 landoj, kiuj posedas proprajn validajn internaciajn vojaĝ-atestilojn kaj flugbiletojn kun fiksitaj datoj kaj sidlokoj por la forveturo de la pudong-a flughaveno aŭ de la hongqiao-a flughaveno en Ŝanhajo al triaj landoj (regionoj) ene de 72 horoj aŭ koncernajn atestilojn, povas senvize resti maksimume 72 horojn en la administracia regiono de Ŝanhajo.

    Ĝis la 1-a de julio la politiko estis plenumita por ses monatoj. Laŭ la statistiko de la elir-enira kontrolejo de la ŝanhaja flughaveno, dum la pasintaj ses monatoj 5 800 fremdlandanoj ĝuis oportunecon de la politiko, interalie 920 usonanoj. Usono okupis la unuan lokon, kaj post ĝi sekvis Aŭstralio, Germanio kaj Novzelando.

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments