El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping zorgas pri la ĉinaj civitanoj trafitaj de la aviadilo-kraŝa akcidento en San-Francisko de Usono

| 2013-07-09
Bookmark and Share

 

La aviadilo kraŝinta en San-Francisko de Usono

 

    La 6-an de julio laŭ la loka tempo en la Internacia Flughaveno de San-Francisko de Usono kraŝis la aviadilo Boeing 777-200 de la sud-korea aerkompanio Asiana Airlines. Ĝis nun la akcidento kaŭzis morton de 2 ĉinoj kaj vundiĝon de 182 homoj.

     La 7-an de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping esprimis funebron al la ĉinoj mortintaj en la akcidento, kaj konsolon al la familianoj de la du mortintoj, al la ĉinoj vunditaj kaj postvivantaj kaj al la aliaj pasaĝeroj de la aviadilo. Li postulas, ke la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, la ambasadorejo de Ĉinio en Usono, la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en San-Francisko kaj la ambasadorejo de Ĉinio en Koreio plenforte faru laborojn pri savado de vunditaj ĉinoj kaj pri aranĝo de postvivantaj ĉinoj. Li postulas ankaŭ, ke ili tenu kontakton kun Usono kaj Koreio por bone trakti la postrestantajn aferojn de la mortintaj ĉinoj.

    Laŭ konigo, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, la ambasadorejo de Ĉinio en Usono, la konsulejo de Ĉinio en Usono kaj la ambasadorejo de Ĉinio en Koreio plenforte faras rilatajn laborojn. Usono kaj Koreio esprimis, ke ili liveros oportunecon kaj grandan helpon en traktado de postrestantaj aferoj de la mortintoj, en savado de vunditoj, aranĝo de la postvivantoj kaj en vojaĝo de familianoj de la mortintoj al Usono. La ĝenerala konsulejo de Ĉinio en San-Francisko sendis laborgrupojn al hospitaloj kaj flughaveno por kontroli la staton pri vundiĝo kaj morto de ĉinaj civitanoj kaj senprokraste anonci kaj novigi la nomliston de rilataj personoj. Post multflanka konfirmo oni konstatis, ke ĝis la 19-a horo de la 7-a de julio laŭ la pekina tempo, 78 ĉinaj civitanoj estas sekuraj kaj la aliaj estas en kontaktado. La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj ambasadorejoj kaj konsulejoj de Ĉinio en rilataj landoj daŭre atentos la progreson de la afero kaj kune kun rilataj departementoj bone faros laborojn pri kontrolado de personoj, savado, aranĝo de ĉinaj civitanoj kaj pri postrestantaj aferoj de la mortintoj.

  Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments