El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis la Surmara Komuna Milita Ekzercado inter Ĉinio kaj Rusio

| 2013-07-10
Bookmark and Share

 

7 ŝipoj de la Ĉina Mararmeo laŭvice forlasas la kajon en Vladivostoko de Rusio.

 

    Je la 9-a horo kaj 30 minutoj de la 8-a de julio (laŭ la loka tempo) komenciĝis la Surmara Komuna Milita Ekzercado inter Ĉinio kaj Rusio en 2013. La unua ekzerco-objekto estas deplojo de militaj fortoj kaj defensivo en ankrejo.

 

    Inter la 15-a horo kaj la 19-a horo en la sama tago la ŝipoj de Ĉinio kaj tiuj de Rusio laŭvice veturis de la kajo al la difinita marareo por kolektiĝi. La kolektejo de la ĉina ŝiparo estas ĉe la marareo je ĉirkaŭ 40 kilometroj sud-oriente de Vladivostoko de Rusio. Je la 21-a horo la ŝiparoj de la du flankoj deplojis siajn militajn fortojn laŭ la formacio de nebatalaj ŝipoj interne kaj de la batalaj ekstere.

 

    Poste la duflankaj ŝiparoj respektive komencis aranĝi defensivon en ankrejo. Yang Junfei, komandanto de la ĉina ŝiparo kaj vickomandanto de la Nord-Mara Floto de la Ĉina Mararmeo, konigis, ke estas tre danĝera por ŝipo ankrumi en ne defendata marareo. Tiam la ŝipo troviĝas en la fiksa situo kaj ĝia subakva parto estas tre facile atakita de ŝipetoj kaj ranhomoj, kiujn malfacile trovas la surmara radaro.

 

    La ĉi-foja Surmara Komuna Milita Ekzercado inter Ĉinio kaj Rusio en 2013 daŭros 3 tagojn. En la 9-a de julio la ŝiparoj faris ekzercadon de 6 objektoj, inkluzive de komuna defendo kontraŭ aeratako, surmara proviantado kaj batado kontraŭ surmaraj celoj. En la 10-a de julio ili faros ekzercadon pri komunaj serĉado kaj savado, pri praktika utiligo de armiloj sur maro, surmara revuo kaj pri retiro de la militaj fortoj.

 

    7 ŝipoj de Ĉinio kaj 12 ŝipoj de Rusio partoprenas en la ĉi-foja komuna milita ekzercado. En ĝi partoprenas ankaŭ 3 alo-fiksitaj aviadiloj, 5 ŝipo-portataj helikopteroj kaj 2 trupoj por speciala batalo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments