El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova Guinness-rekordo pri 14 630 surriveraj lanternoj en Ĉinio

| 2013-07-10
Bookmark and Share

 

 

La 14 630 lanternoj sur akvo de la rivero Songhua

 

 

    Vespere de la 7-a de julio 300 urbanoj liberigis 14 630 lanternojn sur la riveron Songhua ĉe la urbo Jilin de la provinco Jilin en nordorienta Ĉinio. Tio rompis Guiness-rekordon pri la "samtempa liberigo de 10 121 surriveraj lanternoj". Meti lanternojn sur la riveran akvon estas tradicia kutimo de Ĉinio, per tio oni memorigas la forpasintojn kaj petas feliĉon por la vivantoj. Dume, la liberigo estas kiel la inaŭguro de la 3-a Jilin-a Songhua-rivera Festivalo pri Surriveraj Lanternoj de Ĉinio '2013.

 

    Tiuvespere je la 7-a horo la 300 urbanoj, kiuj estis dividitaj en 60 grupojn, metis la pli ol dekmil lanternojn sur la riverakvon en 10 minutoj. Por garantii la verecon kaj precizecon de la rekordo, Wu Xiaohong, kontrolisto de la Guinness-rekordo por la ĉina regiono, venis el la ĉefa oficejo de Britio kaj kalkulis la nombrojn de la lanternoj kune kun la lokaj notarioj. Post la kontrolo, Wu Xiaohong donis la Guinness-rekordan atestilon al Wang Yongji, vicdirektoro de la kultura buroo de la urbo Jilin.

 

    Laŭ konigo, la lanternoj estas faritaj el reutiligaj materialoj kaj de la plej elstaraj metiistoj de la urbo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments