Ĉefpaĝo

Troviĝis la plej fruaj ĉinaj ideogramoj

| 2013-07-11
Bookmark and Share

 

Elterigita ŝtona hakilo 

La simboloj sur la averso de la ŝtona hakilo 
 
 La primitivaj ideogramoj sur la dorsflanko de la ŝtona hakilo

 

 

    Laŭ la informo donita de la ĵurnalo Guangming en la 9-a de julio, la zhejiang-a arkeologia instituto trovis multajn simbolojn gravuritajn sur la ujoj elterigitaj el la ruino Zhuangqiaofen ĉe la urbo Pinghu en la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio.

 

    Ĉe la menciita urbo estas multaj ruinoj de la kulturo Liangzhu. La arkeologoj opinias, ke la simboloj sur la ujoj de la ruino Zhuangqiaofen estas primitivaj ideogramoj de la kulturo Liangzhu*, ili estas la plej fruaj ĉinaj ideogramoj malkovritaj ĝis nun.

 

    La arkeologoj rimarkis, ke la simboloj sur la elterigitaj argilaĵoj kaj ŝtonaj hakiloj tre similas al objektojn, ekzemple flago, fiŝo aŭ insekto. Cetere estas ankaŭ simbolaro el 6 simplaj markoj, inter ili, 3 markoj estas samaj, kaj 2 similas al la ĉina ideogramo "homo". La simboloj sur la argilaĵo estis formitaj plejparte antaŭ ol la bruligado kaj la strekoj kaj markoj sur la ŝtonaj ujoj similas al tiuj de sur la argilaĵoj. Oni trovis primitivajn ideogramojn sur la du flankoj de 2 ŝtonaj hakiloj. Krome, ili ne sole aperas sed komponas frazojn. Tiaj primitivaj ideogramoj estas hierogrifoj kiel la antikvaj ĉinaj ideogramoj gravuritaj sur bovaj skapoloj aŭ sur testudaj ŝeloj.

 

    La ĉinaj historiistoj havas la komunumon, ke la plej fruaj ĉinaj ideogramoj kun la historio de 3 600 jaroj estas tiuj simbolaroj gravuritaj sur bovaj skapoloj aŭ sur testudaj ŝeloj, tamen la menciita ruino havas la historion je pli ol 5 000 jaroj. Tio signifas, ke la simboloj sur tiuj argilaĵoj kaj ŝtonujoj novigis la konon pri la origina tempo de la ĉinaj ideogramoj.

 

Klarigo :

* La kulturo Liangzhu havis al si la nomon pro la situa loko de la ruino. Ĝi daŭris eble antaŭ 5 300 jaroj ĝis 4 200 jaroj. La plej evidenta karakterizaĵo de tiu ĉi kulturo estas ĝiaj elterigitaj jadaj objektoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments