El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tri ĉinaj veteranaj soldatoj, kiuj partoprenis en la korea milito, vizitas la Korean Respublikon

| 2013-07-11
Bookmark and Share

 La ĉinaj veteranaj soldatoj Chen Ruobi (la 1-a de dekstre), Liang Denggao (la 2-a de dekstre) kaj Lai Xuexian (la 3-a de dekstre) en la publika tombejo de la urbo Paju de Gyeonggi-do

 

    La 9-an de julio tri ĉinaj veteranaj soldatoj, kiuj partoprenis en la korea milito, vizitis la publikan tombejon en la urbo Paju de Gyeonggi-do, Koreio. En la tombejo longe ripozas ĉinaj soldatoj, kiuj mortis dum la korea milito. La tri veteranaj soldatoj intervidiĝos kun koreaj veteranaj soldatoj, ankaŭ kiuj partoprenis en la milito. Tio estos la unua fojo por la veteranaj soldatoj de la du landoj oficiale intervidiĝi post la milito.

 

    La tri veteranaj soldatoj estas s-ino Chen Ruobi 81-jara, s-ro Liang Denggao 78-jara kaj s-ro Lai Xuexian 85-jara. Ili naskiĝis en Sichuan-provinco, aliĝis al la Ĉina Popola Volontula Armeo en la aĝo de ĉirkaŭ 20 jaroj kaj partoprenis en la korea milito. Sub la aranĝo de la Korea-Ĉina Kultura Asocio, la tri veteranaj soldatoj vizitis kun respekto la tombojn de siaj kunbatalantoj. En la tombejo longe ripozas 1 080 ĉinaj kaj koreaj martiroj, inter kiuj estas 362 ĉinaj martiroj kaj 718 koreaj. La tombejo estas regule purigita kaj administrata de la korea registaro.

 

    Post la vizito al la tombejo la tri veteranaj soldatoj vojaĝos al la belvedero Unueco en la urbo Paju. Poste ili intervidiĝos kun 6 koreaj veteranaj soldatoj, kiuj partoprenis en la korea milito. Raportistoj el ĉefaj amaskomunikiloj de Ĉinio kaj Japanio sekvas la tri soldatojn por fari rilatan raporton.

 

    Dum sia vizito en Ĉinio en la fino de junio Park Geun-hye, prezidento de la Korea Respubliko, faris interparolon kun Liu Yandong, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Ŝi esprimis, ke la Korea Respubliko volontas redoni la restaĵojn de la ĉinaj soldatoj enterigitaj en la publika tombejo de la urbo Paju de Gyeonggi-do al iliaj familianoj. Antaŭ la jaro 1997 la Korea Respubliko iam redonis restaĵojn de ĉinaj soldatoj al Ĉinio pere de la Korea Popola Demokratia Respubliko.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments