Ĉefpaĝo

Malkresko de la membraro kiel defio al UEA

| 2013-07-11
Nombro de mesaĝoj(0)

 

 

    La plej okulfrapa fenomeno ĉe UEA dum la lastaj jaroj estas la malkresko de la membraro. Ĝi tamen ne okazis egale en diversaj landoj kaj mondopartoj. En riĉaj landoj la malkresko estis granda. En triamondaj landoj la membraro kreskis kaj povus kreski eĉ pli, se pli da membriĝemaj esperantistoj povus pagi la kotizon.

 

    La grafikaĵoj montras la evoluon de la membraro en UEA ĝenerale kaj en Finnlando aparte ekde 1950 ĝis 2012. En Finnlando okazis sentebla falo: la nombro de individuaj membroj (IM) pasintjare (105) estis nur 44% de la nombro en 1950 (239). La falo estus eĉ pli drasta, se oni komparus 2012 kun la jaroj, kiam UK estis en Finnlando: 353 en 1969 (UK en Helsinko) kaj 324 en 1995 (Tampereo), sed tiu komparo ne estas adekvata.

 

    Se ni ignoras la kongresajn jarojn kaj konsideras nur la "normalajn" jarojn, ni vidas kreskon de finnaj UEA-membroj ĝis 1970, kiam ili estis 280. Poste tiu nombro ne plu estis atingita krom en la Tamperea jaro 1995. En 2000 la membronombro falis sub tiun en 1950. En 2003 ĝi estis precize 200. Poste la falo plu daŭris, ĉar membroj maljuniĝis kaj mortis, dum apenaŭ alfluis novaj.

 

    La evoluo de la aligitaj membroj (AM) de UEA en Finnlando sekvis la saman tendencon. EAF fariĝis landa asocio de UEA en 1955. Ekde tiam ĝi devas ĉiujare pagi al UEA etan kotizon por ĉiu membro de EAF, kiu ne estas individua membro de UEA. En 1955 EAF anoncis al UEA 12 tiajn membrojn kaj en 1956 nur 2. En la jaroj 1957-1960 EAF anoncis neniun aligitan membron. Laŭ la sumoj de IM kaj AM oni vidas la malmultiĝon de la organizitaj esperantistoj en nia lando.

 

    Pri UEA ĝenerale la bildo estas malpli drameca, ĉar en 2012 la asocio havis pli-malpli same multe da membroj kiel en 1950. Survoje estis tamen diversaj evoluoj: estis du periodoj kun pli ol 7.000 IM (nun ĉ. 5.000) kaj longa periodo kun ĉ. 25.000 AM (nun ĉ. 10.000). La nombro de AM kolapsis post la ŝanĝoj en Orienta Eŭropo, kies landaj asocioj perdis siajn subvenciojn kaj ne plu povis pagi al UEA por miloj da membroj.

 

    Oni povas miri, kiel bone UEA tamen konservis la plej grandan parton de sia membronombro. SAT estis iam pli-malpli same granda, sed nun ĝia membraro estas apenaŭ dekono de IM de UEA. Heroldo de Esperanto konkurencis iam kun la revuo Esperanto pri la nombro de abonantoj, sed nun ankaŭ ĝi ŝajne falis al dekono kaj eble eĉ ĉesis aperi. La pozicio de UEA kiel la ĉefa reprezentanto de la parolantoj de Esperanto estas tute klara. La ekstera mondo cetere, UN kaj Unesko ĉekape, agnoskas tion jam de longe, tenante oficialajn rilatojn nur kun UEA.

 

    "Politike korekta" klarigo pri la membrara falo estas, ke pro la interreto homoj ne emas membriĝi nek partopreni en kunvenoj nek aboni paperaĵojn. Tiel estas, sed tio ne klarigas ĉion, ĉar la malkresko komenciĝis antaŭ la reta epoko. Temas pri tio, ke la nombro de esperantistoj malkreskis. Malfeliĉe ni ne scias, kiom da esperantistoj nun estas kaj eĉ malpli, kiom da ili iam estis.

 

    La malmultiĝon de esperantistoj oni povas konkludi ankaŭ el tio, ke pro la malkreskinta merkato vendiĝas malpli da Esperanto-libroj, okazas malpli da Esperanto-renkontiĝoj kaj ilia partoprenantaro ŝrumpas, kaj diversaj Esperanto-centroj, -kursejoj kaj -feriejoj malaperis. Verŝajne malpli da homoj lernas nun Esperanton ol antaŭ la reta epoko. Oni lernas ĉefe rete, sed la nombro de retaj lernantoj ne atingas la iamajn nombrojn. Fakte ankaŭ en la pasinteco granda parto de esperantistoj lernis mem la lingvon. Nun retaj lernantoj anstataŭas ilin, sed samtempe tradiciaj kursoj kaj studrondoj preskaŭ malaperis.

 

    La malpli amasa lernado de Esperanto sekvas el la populariĝo de la angla, kiu estas preskaŭ ĉie instruata kiel la unua fremda lingvo kaj kiu ankaŭ ĝenerale trudas sin tra ĉiu truo en la nuna socio. En la pasinteco oni ankoraŭ povis pensi, ke la ĝenerala akcepto de Esperanto estas reala kaj povus okazi relative baldaŭ. Tio en si mem instigis eklerni ĝin kaj aliĝi al ĝia movado, sed nun apenaŭ iu ajn plu pensas tiel. Tamen, anstataŭ komenci ĉi-loke filozofumi pri la ŝancoj de Esperanto defii la anglan en estonteco, mi nur citas Bertolt Brecht: La certaĵo ne certas. Kiel estas, ne restos.

 

    Oni ofte renkontas la aserton, ke nun plej multaj agadoj okazas ekster UEA, kaj tial UEA ne allogas. Tio klarigas nenion, ĉar ĉiam estis tiel kaj en tio estas nenio malbona, eĉ male. Manka kono de historio estas komprenebla ĉe novuloj, sed estas strange, ke foje eĉ iuj, kiuj partoprenas en la movado jam de longe, kvazaŭ perdis pecojn el sia memoro.

 

    Multo en la funkciado de UEA estas malkontentiga kaj eĉ postrestinta. Plibonigoj tamen ne ĉiam estas facile realigeblaj, ĉar proponoj pri ŝanĝoj ofte konfliktas inter si kaj ĉiu estas ĝisoste konvinkita pri sia pravo. Ekzemploj estas la diskutoj pri la retejo de UEA kaj pri la revuo Esperanto. Kroma problemo estas, ke la diskutojn regas eŭropanoj, kiuj probable atendas de UEA ion alian ol ne-eŭropanoj. UEA fariĝis pli tutmonda laŭ sia membraro, sed tio ankoraŭ ne aperas en la diskuto pri la estontaj vojoj de la Asocio. Verdire povus esti utile, se dum iom da tempo la eŭropanoj restus malpli laŭtaj.

 

    Nun UEA pretiĝas por elekti novajn gvidorganojn, precipe la novajn prezidanton kaj Estraron. Estas nur unu kandidato por la prezidanteco, Mark Fettes kaj ne malfacilas prognozi, ke li estos elektita. Mi esperas, ke kun li kaj lia teamo revenos iom de la entuziasmo, kiun oni spertis dum unu-du jaroj post la lanĉo de la Manifesto de Prago en 1996. Fettes estis la aŭtoro de tiu dokumento, kiun 14.000 esperantistoj subskribis. Ĝi naskiĝis kadre de Kampanjo 2000, kiun iniciatis prezidanto Lee Chong-Yeong kaj kiu vigligis la movadon por ioma periodo.

 

    Similan elanon oni poste ne plu spertis en UEA. Ankaŭ la nova Strategia Plano, akceptota ĉi-jare, havas la saman ĉefaŭtoron kiel la Manifesto de Prago. Ĝi nur estas tro ampleksa, por ke multaj legu ĝin, sed espereble oni scios distili el ĝi konkretan agadplanon, kiun ĉiu komprenos kaj en kiu ĉiuj trovos almenaŭ unu eron, kiun ili sentos proksima al si kaj por kies realigo ili pretos ion fari.

 

    La lastatempaj membrostatistikoj ne servis por krei viglan etoson en UEA. Al la nova Estraro do la granda tasko venki la apation kaj levi la mensojn. Por atingi tion ĝi devos konduti antaŭ la membraro unuece, ĉar nenio subfosus la reputacion de la estraro pli ol publika disonanco inter ĝiaj membroj. Malbonaj ekzemploj el freŝa pasinteco ne mankas. Ni esperu, ke la Estraro trovos la ĝustan ŝnuron, kiun ĝi tiru, por ke eksaj membroj komencu reveni kaj novaj aperi. Ni ne scias la nombron de la parolantoj de Esperanto en la mondo, sed ili estas multe pli multaj ol la membraro de UEA. Potencialo por kresko ekzistas, eĉ por rapida kresko.

 

(de Osmo Buller)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments