El Popola Ĉinio>头条新闻>

Blanka libro de Japanio pri defendo denove absurde komentas pri Ĉinio per Diaoyu-insularo

| 2013-07-11
Bookmark and Share

 

Blanka libro de Japanio pri defendo en la jaro 2013

 

    La 9an de julio japana ministro pri defendo Onodera Inori raportis pri nova versio de la blanka libro de Japanio pri defendo en kabineta kunveno, kaj ĝi estis aprobita. La blanka libro siaflanke deklaris, ke estas ege bedaŭrinde, ke kun la ĉina aktivado en la akvoj ĉirkaŭ la insuloj disputataj de Ĉinio kaj Japanio aperos danĝeraj agoj, kiuj eble estigos neatenditajn okazaĵojn.

 

    La blanka libro grafike montras la kvanton de la aliro de ĉinaj oficialaj ŝipoj al la disputata maro post la tiel nomita "ŝtatigo" de la japana registaro en septembro de 2012. Ĝi asertas, ke la ĉina flanko "bazita sur siaj propraj ideoj malkonformaj al la ekzistanta internacia juro kaj ordo, prenas rimedojn de alta premado, inkluzive de tiu por ŝanĝi la nunan situacion per fortoj". Ĝi postulas, ke "Ĉinio observu la internaciajn normojn". Krome, ĝi mencias la eventon, ke en tiu ĉi januaro ĉina mararmea ŝipo direktis fajr-regan radaron al eskorta ŝipo de la japanaj maraj memdefendaj fortoj, asertante, ke la ĉina flanko faris "klarigon nekonforman al la fakto".

 

    Pri la problemo de Diaoyu-insularo, Ĉinio ĉiam opinias, ke Diaoyu-insulo kaj ĝia aneksa insularo estas propra teritorio de Ĉinio ekde la antikva tempo, kaj Ĉinio havas nekontesteblan suverenecon super la insularo.

 

    La 8an de julio en la regula gazetara konferenco proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio atentigis, ke lastatempe la japana flanko multfoje intence sensaciis minacon de Ĉinio kaj streĉis la regionan situacion por misgvidi la internacian publikan opinion; tio ne helpas solvi la problemon, sed male pli multe damaĝas reciprokan fidon de la politika sekureco inter la du flankoj. Se Japanio vere deziras bonigi la dulandajn rilatojn, ĝi devas haltigi parolojn kaj agojn, kiuj celas nigrigi Ĉinion, kaj fari klopodojn per konkretaj agoj por bonigi la interrilatojn.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments